Internacia Telekomunika Unio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
ITU devenas de la Interancia Telegrafia Asocio, kiu estis fondita la 17-an de majo [[1865]] kaj estas tiel unu el la plej malnovaj internaciaj organizaĵoj. Nuntempe ĝi estas suborganizaĵo de [[Unuiĝintaj Nacioj]] kun 191 membrolandoj. Ĝia fondotago ĉiujare estas festita kiel monda komunika tago. De 1897 ĝis 1921 ĝia direktoro estis la antaŭa membro de la [[Federacia Konsilio (Svislando)|Federacia Konsilio de Svislando]], [[Emil Frey]], kiu multe favoris Esperanton kaj sub kies influo Esperanto estis agnoskita kiel unu el la sep rekonitaj lingvoj por internacia telegrafiado.
 
==ITU nuntempe==
La aktualaj celoj de ITU estas la interagordo kaj progresigo de la internacia kunlaboro en la komunikado laŭ jenaj punktoj:
 
{{el}}Internacia distribuo kaj registrado de sendo kaj ricevfrekvencoj
{{el}}Kunordigo de penadoj por la prilaboro de disturboj en la radiotrafiko
{{el}}Kunordigo de la evoluigo de radioinstalaĵoj
{{el}}Interkonsentoj de plenumiggarantioj kaj kotizoj
 
En la kadro de ITU naciaj registaroj, entreprenoj privataj, kaj regionaj kaj naciaj organizaĵoj kunlaboras. Bazo de ITU estas la internacia telekomunika kontrakto konkludita en [[Najrobo]] en [[1982]] en kiu estas fiksitaj la taksoj, rajtoj kaj devoj de la organoj de ITU.
 
La oficialaj laborlingvoj de ITU estas la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa kaj rilate al tiu la Internacia Telekomunika Unio ankaŭ posedas ses oficialajn nomojn en la ses lingvoj, en kiuj ĝiaj dokumentoj estas publikigitaj.