Telenovelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e En Eo klipo, ne *klifo
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
En la 1950-aj jaroj oni malkovris la daŭrigitan romanon por la televido. La unua telenovelo datas el 1950. ''Sua vida me pertence'' estis brazil-kub-meksikia kunproduktaĵo elsendita dufoje semajne. Sekvis ''Senderos de amor'' (Kubo, 1951) kaj ''Ángeles de la calle'' (Meksikio, 1951) kaj estis montritaj unufoje semajne. ''Senda prohibida'', el la jaroj 1957/58, estis la unua telenovelo elsendita tage. La unua telenovela montrita al pli larĝa internacia publiko estis ''Simplemente María'' ([[Peruo]], 1969).
 
La plej sukcesaj telenoveloj nuntempe estas produktitaj en [[Meksiko]] kaj [[Brazilo]]. Ili estis kaj estas eksportitaj unue al [[Hispanio]], [[Portugalio]] kaj [[Italio]], poste al la [[Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj]], al la respublikoj de la iama [[Jugoslavio]], [[NordafrikaNordafriko]] kaj al [[Ĉinio]]. Laŭ oficialaj studoj kaj statistikoj ibero-amerikaj telenoveloj el la produktejoj ''Televisa'' (Meksikio) kaj ''[[Rede Globo]]'' (Brazilo) estas mondskale pli forte disvastiĝitaj kiel ĉiuj usonaj, aŭstraliaj kaj britaj sapo-operoj kune.
 
La ĝis nun plej sukcesa telenovelo, eksportita en 95 landoj, estis ''[[La sklavino Isaura]]'' (Rede Globo, Brazilo). Ĝi ankaŭ estis la unua televida elsendo kun eksterlanda aktorino en la ĉina televido. 450 milionoj da ĉinoj spektis la turmentojn de la blanka sklavino. En [[Pollando]] estas ''Niewolnica Isaura'' la elsendo kun la plej bona rilatumo de spektantoj, iam ajn montrita en televido. Averaĝe 81 % de polaj spektantoj sekvis la telenovelon, dum plej bonaj tempoj eĉ 92 %.