Thomas Sankara: Malsamoj inter versioj

1 bitokon forigis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Thomas Isidore Noël SANKARA''' ([[21-a de decembro]] [[1949]] – [[15-a de oktobro]] [[1987]]) estis prezidanto de [[Burkina Faso]]. Sankara estas grava figuro de [[tutafrikanismotutafrikismo]] kaj de [[triamondismo]].
 
Sankara naskiĝis la 21-an de decembro 1949 en tiu lando, kiu tiam nomiĝis [[Supera Voltalando]] (''Haute Volta''), franca [[kolonio]], kiu ricevis sendependecon en [[1960]]. Li estas [[helppastro]], sed rifuzis lastminute eniri la pastran [[seminario]]n. En la [[armea lernejo]] de [[Kadiogo]] li malkovris politikon pro [[marksismo|marksista]] instruisto, aktivulo de la [[Afrika Partio de Sendependiĝo]] ([[APS]]). En la interafrika milita lernejo de [[Antsirabe]], en [[Madagaskaro]], la juna [[oficiro]] lernis ankaŭ sociologion, politikan sciencon, politikan ekonomion, la francan, kaj agrikulturajn sciencojn. Sur tiu granda insulo, kie li ĉeestas en [[1972]] la revolucion kontraŭ la novkoloniisma reĝimo de [[Philibert Tsiranana]], ja naskiĝis liaj ideoj pri « demokratia kaj popola revolucio ».
 
En [[1974]], dum la milito kontraŭ [[Malio]], li estas rimarkita pro milita heroaĵo. Estante [[kapitano]], li kreis kun aliaj oficiroj sekretan organizon. Li proksimiĝis je ekstremmaldekstraj aktivuloj, multe legas pri multaj temoj, demandadas, kaj ekŝatas profundan politikan debaton. De sia sendependiĝo, Alta Voltao, eta lando sen maraliro, en okcidenta [[Afriko]], havas alternajn periodojn de escepto ([[diktatoreco]]) kaj [[parlamenta demokratio]]. En la regiono, ĝi estas la sola lando, kiu elektas [[prezidanto]]n post du balotovicoj, la [[generalo]]n [[Abubakar Sangule Lamizana]], en [[1978]]. Li administras la landon paternalisme. Je [[maldekstro]], nur la partio de la hitoriistohistoriisto [[Joseph Ki-Zerbo]], la [[Volta Popola Fronto]] (VPF), partoprenis la balotadon, foje ankaŭ la registaron, estante samtempe partoprenanta en la [[sindikato]]j.
 
Post pluraj sinsekvaj tutlandaj [[striko]]j, unua [[puĉo]] ricevis en novembro [[1980]] apogon de la oficiala opozicio, inter kiu de la VPF. Sed la nova [[reĝimo]], kiu tamen estas sufiĉe populara, komencas subpremi, instigante la sindikatajn respondeculojn vivi kaŝe. Oficiroj implikiĝas en skandaloj. [[Ŝtatsekretario]] pri informado, Sankara eksiĝas dum viva [[televidelsendo]].
200 703

redaktoj