Aŭguristo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e a.k. -> a.K. = antaŭ Kristo
Linio 6:
La signo interpretata por antaŭvidi estontan okazaĵojn estas nomata '''aŭguro'''. El tio evoluiĝis la pli larĝa signifo de "antaŭvido".
 
Aŭgurado gravis en multaj antikvaj socioj, inkluzive [[antikva Romo]], kie ekzistis [[kolegio]] de la aŭguristoj. Laŭ la roma [[historiisto]] [[Tito Livio]] (VI. 41), "ĉio, ĉu dum milito ĉu dum paco, estis farata nur post aŭgurado". Estis en Romo unue tri aŭguristoj, kiuj estis [[patricio]]j. En 300 a.kK. oni pligrandigis la nombron al naŭ, kaj permesis ke [[plebo|plebanoj]] iĝus aŭguristoj. Dum la 1-a jarcento a.kK. [[Lucio Kornelio Sulao]] denove pligrandigis la nombron al dek kvin, kaj [[Julio Cezaro]] al dek ses. La aŭguristoj estis elektataj kaj servis dumvive. Eĉ se ili faris gravegajn krimojn, ili ne povis estis senpostenigataj. Krom aŭgurado por profeti la estontecon, ili rite in''aŭgur''is urbojn kaj templojn.
 
Laŭ [[legendo]] aŭgurado gravis por la fondiĝo de Romo. [[Romulo kaj Remo]] alvenis al la monteto Palatino kaj malkonsentis pri tio, kie fondi la urbon: Romulo favoris la Palatinon, sed Remo la [[Aventino]]n. Ili atingis decidon per aŭgurado: Remo vidis ses [[vulturo]]jn, Romulo dekdu, kaj pro tio Romulo venkis en la debato.