Aŭguristo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 8:
Aŭgurado gravis en multaj antikvaj socioj, inkluzive [[antikva Romo]], kie ekzistis [[kolegio]] de la aŭguristoj. Laŭ la roma [[historiisto]] [[Tito Livio]] (VI. 41), "ĉio, ĉu dum milito ĉu dum paco, estis farata nur post aŭgurado". Pro tio la aŭguristoj havis grandan influon kaj la aŭgur-sistemo ekspluateblas por politikaj celoj. Aparte en la unua jarcento a.K., dum la jaroj inter la morto de [[Lucio Kornelio Sulao]] kaj tiu de [[Pompeo]], okazis ke politikistoj foje uzis la pretekston de malbonaj aŭguroj por ripete prokrasti aŭ malpermesi ŝtatajn elektojn kaj gravajn politikajn decidojn.
 
Estis en Romo unue tri aŭguristoj, kiuj estis [[patricio]]j. En 300 a.K. oni pligrandigis la nombron al naŭ kaj permesis ke [[plebo|plebanoj]] iĝus aŭguristoj. Dum la 1-a jarcento a.K. Sulao denove pligrandigis la nombron al dek kvin kaj [[Julio Cezaro]] al dek ses. La aŭguristoj estis elektataj kaj servis dumvive. Eĉ se ili faris gravegajn krimojn, ili ne povis estisesti senpostenigataj. Krom aŭgurado por profeti la estontecon, ili rite in''aŭgur''is urbojn kaj templojn.
 
Laŭ [[legendo]] aŭgurado gravis por la fondiĝo de Romo. [[Romulo kaj Remo]] alvenis al la monteto Palatino kaj malkonsentis pri tio, kie fondi la urbon: Romulo favoris la Palatinon, sed Remo la [[Aventino]]n. Ili atingis decidon per aŭgurado: Remo vidis ses [[vulturo]]jn, Romulo dekdu, kaj pro tio Romulo venkis en la debato.