Enhavo forigita Enhavo aldonita
HorSan40 (diskuto | kontribuoj)
→‎Tubkondukiloj: nova sekcio
Linio 87:
 
Aleksandro
 
== Pri {{ŝablono|Informkesto biografio}} kaj [[Bruno Migliorini]] ==
 
Saluton!, mi dankas vin pro via atentaj komentoj; mi nun konformigis la informkeston al la gvidilo pri biografioj, kaj respondis viajn tiutemajn demandojn ĉe [[Ŝablona diskuto:Informkesto biografio]]. Nur, mankas respondo al la jena komento, kiu ne rilatas la informkeston:
 
''"Vi anstataŭigis la klarigon "(en la itala)" per la ŝablono {{ŝablono|lingvokodo|it}}. Klara teksto estas multe pli facile komprenebla ol iuj enigmaj mallongigoj. Vikipedio estas retirema pri mallongigoj, eĉ (prave) konsilas ne skribi "ekz.", sed "ekzemple", vidu Helpo:Kiel verki bonan artikolon. Vikipedio krome (prave) estas retirema pri tro multaj litero-stiloj. Ankaŭ tiun regulon malobservas la ŝablono ŝanĝanta al alia skribo kaj al grasa skribo por tute flanke informo. Do ne estas plibonigo per tiu ŝablono."''
 
Mi kreis la ŝablonon nur pro tio, ke jam ekzistis (kaj uzatis) pluraj tiucelaj ŝablonoj, po unu je lingvo: rigardu {{ŝablono|fr}}, {{ŝablono|de}}, {{ŝablono|en}}, kaj tiel plu. Mi legis diskuton (mi ne memoras la lokon, malbonŝance) kie uzulo petis, "kial ankoraŭ ne ekzistas tia ŝablono pri la araba lingvo?", kaj iu alia respondis, "ĝin kreu". Ĉar sensencas havi tiom da tiaj ŝablonoj kiom estas lingvoj surtere, mi pensis krei ununuran ŝablonon por ilin kunigi kaj anstataŭigi.
 
Post via rimarko, mi ŝanĝis iomete la ŝablonon, kiu nun montras la plenan nomon de la lingvo, anstataŭ ol dulitera mallongigo. Tamen rimarkindas, ke en pluraj vikipedioj ([[:it:Template:Fr|la itala]], [[:nl:Sjabloon:Fr|la nederlanda]], [[:ro:Format:Fr icon|la rumana]], ...) uzatas ĝuste tiuj duliteraj mallongigoj, kaj ili ŝajne alportas neniun mankon da komprenebleco.
 
Pri la grasa stilo de la ŝablono diskuteblas, sed tio ja estas problemo komuna al la "malnovaj" polingvaj ŝablonoj, do eble uzindus la diskutejo por eltrovi taŭgan unuecan stilon.
 
Amike, --[[Vikipediisto:WinstonSmith|WinstonSmith]] 21:26, 3. Jan 2009 (UTC)