Nocio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Modifying: ro:Noţiune
komplete reverkis la ĝermon
Linio 1:
'''Nocio''' estas iu ajn pens-elemento, ĝenerale esprimita per [[termino]], litera simbolo aŭ per iu ajn alia simbolo. Kiel pliprecizigo de [[ideo]] ĝi ne rilatas al lingvoj, vortoj aŭ simboloj<ref>La dua frazo laŭ [[PIV]] 2002.</ref>. Nocio estas baza [[koncepto]] de [[terminologio]].
'''Nocio''' estas [[vorto]] aŭ vortgrupo, kiu simbolas abstraktan, klare difineblan [[ideo]]n.
 
Nocioj povas esti la mensaj prezentaĵoj ne nur de estaĵoj aŭ objektoj (esprimataj per [[substantivo]]j), sed pli larĝ-signife ankaŭ de kvalitoj (esprimataj per [[adjektivo]]j aŭ [[substantivo]]j), de agoj (esprimataj per [[verbo]]j aŭ [[substantivo]]j), kaj eĉ de lokoj, situacioj aŭ rilatoj (esprimataj per [[adverbo]]j, [[prepozicio]]j, [[konjunkcio]]j aŭ substantivoj). Nocio povas reprezenti nur unu individuan objekton aŭ - per abstraktado - ĉiujn individuojn, kiuj komune havas iujn karakterizaĵojn. Krome nocio povas estiĝi el kombino de aliaj nocioj eĉ sen rilato al realeco. La nombro de nocioj (reprezentataj per [[termino]]j), kiuj povas esti kombinataj por formi novan nocion (reprezentatan de termino) estas limigita per la fakto, ke en propozicio nocio povas esti nur aŭ subjekto aŭ predikato, sed ne ambaŭ kune.
Laŭ [[PIV2]] nocio estas pliprecizigo de [[ideo]] mem, do ne rilatas al lingvoj, vortoj aŭ simboloj.
 
Ekzemploj:
* [[Neptuno (dio)]] kaj [[Neptuno (planedo)]] estas ''du'' nocioj, esprimita per la sama termino [[Neptuno]] en Esperanto. [[Altdorf]] estas (minumume) ''dekdu'' diversaj nocioj (nome 12 diversaj urboj kaj vilaĝoj), esprimita per unu termino.
* La veturilo difinita en la artikolo [[dentrada fervojo]] estas ''unu'' nocio, esprimita (laŭ la situacio) per du (aŭ eĉ pli da) terminoj en Esperanto, nome (ĝenerallingve) per "dentrada fervojo", "dentrela fervojo", (fake) per "dentotramvojo" ktp.
* La mamulo [[elefanto]] estas ''unu'' nocio esprimita per diversaj terminoj en diversaj lingvoj, ekzemple ''olifant'', ''fil'', ''slon'' ktp.
 
Pliaj ekzemploj:
La nocioj esprimataj per la terminoj [[Sokrato]], [[Grekujo]]; homo, martelo, kruc-martelo; ronda, rondeco, magneta permeablo; rotacii, rivoluo, nombro de rivoluoj dum temp-unuo; spaco, forto, kvadrata radiko; super, antaŭ, dum; centaŭro, ekasilicio (t.e. la kemia elemento prognozita fare de [[Mendelevo]] en lia perioda sistemo, poste nomita [[germaniumo]] - unu nocio, du terminoj).
 
==Nocioj en Vikipedio==
Ĝenerale (sed estas esceptoj) en [[Vikipedio]] unu nocio egalas al unu artikolo. La difino priskribas la karakterizaĵojn de la nocio kaj tiel disigas ĝin de aliaj nocioj, tiel ke ekestas [[nocio-sistemo]]. La apartigaj paĝoj (en la vikipedia ĵargono "[[apartigiloj]]") disigas diversajn nociojn, kiuj (hazarde aŭ pro historia [[analogio]]) estas esprimitaj per samaj terminoj.
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Koncepto]]
 
==Fontoj==
<references/>
 
[[Kategorio:Lingvistiko]]
[[Kategorio:Terminologio]]
[[Kategorio:Filozofio]]
{{ĝermo}}
 
[[cs:Pojem]]