Ronda Tablo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Ronda Tablo''' estas granda [[tablo]] kiu havas rondan platon, ĉe kiu ne ekzistas honoraj, privivilegiaj sidlokoj. La kunsidantoj estas traktataj kiel egalrajtaj partoprenantoj. La ideo de tia tablo devenas el la [[legendo]] de [[Reĝo Arturo]], ĉe kies ronda tablo kunsidiĝis la [[Kavaliroj de la Ronda Tablo]], en [[Kameloto]].
 
Laŭlegende la Arturan tablon fabrikis la magiisto [[Merlin (mitologio)|Merlino]] por [[Uther Pendragon]]. Tiu donis ĝin al Reĝo Leodegrance de Cameliard, kiu donis ĝin al [[Reĝo Arturo]] kiam tiu edziĝis al lia filino [[Reĝino Ginevra|Ginevra]]. Eblis ke cent kvindek kavaliroj kunsidis ĉirkaŭ la tablo. Tamen unu sidloko (la ''Siege Perilous'' aŭ ''Danĝera Sidloko'') estis rezervata por la kavaliro kiu sukcese trovos la [[Sankta gralo|Sanktan Gralon]] - ĉiu alia kiu sidiĝus tie mortus - kaj vakis ĝis la alveno de [[Galahad]].
 
La unua aludo al la Ronda Tablo estas en la ''Roman de Brut'' de [[Wace]]. Dum la mezepoko, kiam kavaliroj multe ŝatis la Arturajn legendojn, estis Rondtablaj Turniroj. Foje la kavaliroj alprenis al si la nomojn de Arturaj kavaliroj. La unua Rondtablo Turniro okazis en [[Cipro]] en 1223. En 1446 [[René de Anĵuo]] eĉ konstruigis Arturan kastelon por tia turniro. La angla reĝo [[Eduardo la 1-a (Anglio)]] ĉeestis almenaŭ kvin Rontablajn Turnirojn, kaj li mem aranĝis unu en 1299.