Thomas Becket: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
Li estas ankaŭ kelkfoje konata kiel '''Thomas à BECKET''', kvankam kelkaj historiistoj rigardas tion kiel nekorekta. Becket verŝajne akiris la ekstran "à" en sia nomo multaj jaroj post sia morto, eble por aludi [[Thomas à Kempis]] ([[1380]]-[[1471]]).
 
==Frua Vivo==
Becket naskiĝis en Cheapside, Londono kaj estis la filo de riĉa komercisto, Gilbert Beket, kaj Matilida (kies familia nomo estis Roheise aŭ Rosea kaj kiu devenis de la regiono de [[Caen]]). Liaj gepatroj entombiĝis en al malnova [[Katedralo Sankta Paŭlo (Londono)]], detruata per fajro en 1666.
 
Inter la amikoj de lia patro estis Richer l'Aigle, kiu ofte gastigis Becket ĉe siaj beinoj en [[Sussex]]. Tie Becket lernis rajdi, ĉasadi, turnire batali kaj konduti kiel ano de la supera klaso. Becket estis edukata en Priorejo Merton (proksime al Londono), [[Parizo]], [[Auxerre]] kaj [[Bolonjo]], kaj studis aparte la juron.
 
Reveninte en Anglion, li altiris la favoron de la ĉefepiskopo de [[Canterbury]], [[Teobaldo (ĉefepiskopo de Canterbury)|Teobaldo]], kiu konfidis al li gravajn misiojn al [[Romo]] kaj fine nomumis lin ĉefpresbitero de Canterbury kaj preposto de [[Beverley]]. Kiam vakiĝis la posteno Lord-Kanceliero de Anglio, Teobaldo rekomendis Becket al Reĝo [[Henriko la 2-a (Anglio)]].
 
Kiel kanceliero Becket klopodis pligrandigi la potencon de la reĝo, inkluzive rilate la eklezion, kaj pro tio akiris amikojn inter la anglaj ekleziuloj. Li iĝis malŝpara kortegano kiu ĝoje partoprenis la plezurojn de Henriko, kaj la du homoj forte amikiĝis. Henriko eĉ sendis sian filon [[Henriko la Juna Reĝo]] por edukiĝi inter la domanaro de Becket (tiutempe oftis ke aristokratoj kaj reĝoj edukis la idojn de aliaj aristokratoj kaj reĝoj).
 
{{DEFAULTSORT:Becket, Thomas}}