Thomas Becket: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 16:
En 1162, plurajn monatojn post la morto de Teobaldo, Becket estis nomumata ĉefepiskopo de Canterbury. Henriko esperis ke li daŭre malpligrandigus la rajtojn de la eklezio, sed tio ne okazis. Becket rezignis la postenon de kanceliero, forlasis siajn kortegajn plezurojn, iĝis asketo, kaj forte defendis la rajtojn de la eklezio kontraŭ la reĝo. Estiĝis fendo inter Becket kaj la reĝo. Ŝajne Henriko sukcese persvadis la aliajn anglajn episkopojn subteni lian politikon. Rezultis en 1164 akrodo nomata la Konstitucioj de Clarendon (Clarendon estis reĝa palaco). Nur Becket kontraŭis, sed eĉ li fine decidis akcepti la esencon de la Konstitucioj. Tamen li rifŭis formale subskribi sian nomon. Henriko koleriĝis. Li alvokis Becket al Rgexa Konsilio la 8-an de oktobro 1164. Tie oni kondamnis Bekcet, kiu fuĝis al Francio, kie li ĝuis la protekton de Reĝo [[Ludoviko la 7-a (Francio)]].
 
Becket pasis preskaŭ du jarojn en la cistercia Abatejo Poitigny, ĝis la minacoj de Henriko kontraŭ la cistercia ordeno igis lin translokiĝi al Sens. Li deziris uzi la tutan potencon de la eklezio kontraŭ Henriko - ekzempli eksomuniki Anglion - sed la [[papo]] preferis pli mildan politikon, kvankam li simpatis Becket. Tamen en 1170 la papo senpaciencis kaj minacis ekskomuniki Anglion. Tio devigis Henrikon permesi ke Becket revenus en Anglion. Tamen Becket kaj Henriko daŭre kverelis. En junio 1170 la ĉefepiskopo de [[Jorko]] kaj la episkopoj de Londono kaj [[Salisbury]] kronis Henrikon la Junan Reĝon. Tio uzurpis la potencojn de la ĉefepiskopo de Canterbury, kaj en novembro 1170 Becket ekskomunikis la tri ekleziulojn. Henriko estis en Normandio kiam li reicevis la novaĵojn, kaj parolis malprudentajn kaj kolerajn vortojn. Aŭdinte la vortojn de la reĝo, kvar kavaliroj (Reginald Fitzurse, Hugo de Moreville, Vilhelmo de Tracy, kaj Rikardo le Bretono) veturis al Canterbury, kie ili murdis Becket en la katedralo la 29-an de decembro 1170. La tombo de Becket, anen Katedralo Canterbury, estis detruata en 1538, laŭ komando de [[Henriko la 8-a (Anglio)]].
 
==Sekvoj de la Murdo==