Premio Ora Frambo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Ora Frambo (angle ''Golden Raspberry Awards'') estas premio por la plej malbonaj roluloj, reĝisoroj, scenaroj, filmoj, ludojkantoj. Ĝi estis fondita en 1980 de cinisma film-frenezulo [[John Wilson]], post kiam li finsidis kaj filmajn muzikalojn ''Can't Stop the Music'' kaj ''Xanadu''. La travivaĵo naskis la ideon en li elektigi al siaj amikoj ĉiujare la plej malbonajn filmojn. Li anoncis la rezulton en sia loĝejo, en la plej malbela pruntita frako, sur kartonpapera podio. El la ŝerco iĝis tradicio, kaj oni anoncas la gajnintojn antaŭ la tiujaraj Oskar-premioj. Pri la kandidatoj kaj la premiitoj decidas la Fondaĵo Ora Frambo.
 
La aranĝoj okazas plej ofte sen partopreno de la premiitoj. Kelkaj aktoroj poste transprenis la premion (Bill Cosby petis kaj ricevis "luksan (de luxe)" oran kaj marmoran frambon (kosto 27.000 USD)), sed el la steluloj havis kuraĝon nur Tom Green (2002) komikisto kaj [[Halle Berry]] (2005) persone transpreni la premion. Berry dank-parolis prenante unumane la Frambon, alimane la [[Oskar-premio]]n. La "gajnantoj" ricevas plastan frambon, surŝutitan per orkolora koloraĵo, valoranta 5 dolarojn.