Ĉasistoj-kolektistoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Laturo (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
Laŭ tradicia [[teorio]], kiu komencis kun [[Aristotelo]] en sia verko [[Politiko (Aristotelo)|Politiko]], en la komenco de la homaro, homoj estis '''ĉasistoj-kolektistoj''', poste ili atingis la [[bredado]]n kaj poste la agrikulturon. Tiu vidpunkto estas taŭga al greka vidpunkto, laŭ kiu la plej alta formo de vivo estas la urba civitana vivo. Ankoraŭ hodiaŭ, multaj historiistoj ne dubas pri tiu ideo, sed ne kun la sama sinteno de Aristotelo.
 
Multaj [[antropologio|antropologoj]] pensis ke en nuna mondo ankoraŭ estus popoloj, kiuj ne konas agrikulturon aŭ bredadon kaj vivas "primitive". Sed hodiaŭ oni ne pensas tiel. La nunaj popoloj kiuj vivas per la ĉaso kaj la kolekto, vere elektas tiun vivmanieron por ne kompeti al siaj najbaroj kaj interŝanĝas agrikulturaĵojn per ĉasaĵo jaŭ veĝetaĵoj. Multaj modernaj grupoj de ĉasistoj-kolektistoj, antaŭe estis bredistoj aŭ agrikulturistoj, sed iĝis ĉasistoj-kolektistoj pro premo de aliaj popoloj, kiuj forprenis ilin de bonaj kamparoj por agrikulturo, pro tio, tiuj grupoj devis eniri arbarojn kaj vivi nomade. Tio okazis ofte al [[indiĝenaj etnoj en Brazilo|brazilaj indiĝenoj]]. Preskaŭ ĉiuj el ili tute certe konis agrikulturon antaŭ la alveno de eŭropanoj, uzante la ĉasado kaj la kolektado nur por komplementi sian dieton, sed multaj estis forpelitaj al arbaroj, kaj disdiviĝis je malgrandaj grupoj kiuj bezonis ĉasi kaj kolekti por pretervivi.
 
Alie, la vivo de nunaj ĉasistoj-kolektistoj, kiel [[inuito]]j, estas tre specialigita kaj tute malsamaj al de primitivaj popoloj, kiuj vivis en multe pli mildaj klimatoj. Sekve, laŭ moderna vidpunkto, la nunaj ĉasistoj-kolektistoj ne povas esti modeloj por studo de primitivaj nomadaj popoloj, kiel oni pensis ĝis la [[1970-aj jaroj]].