Stacidomo de Antwerpen-Centraal: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
aldonis fotojn
Linio 4:
==Historio==
 
La unua stacidomo estis la fina haltejo de la [[fervoja linio]] inter [[Meĥleno]] kaj Antverpeno. La ligna konstruaĵo estis malfermita en majo [[1836]]. Ĝi trovĝis ekster la tiamaj urbomuroj, en la loko kie nun estas ''Koningin Astridplein.'' En [[1841]] la urbo decidis fari truon en la urbmuroj, por ke la urbanoj povu pli facile atingi la stacidomon
 
En [[1854]] ĝi estis anstataŭita de alia ligna stacidomo. Ĝi nomiĝis ''Ooststation'' (Orienta stacidomo) kaj troviĝis tie, kie nun estas la enirejo de la zoologia ĝardeno.
 
En [[1873]] Antwerpen-Centraal iĝis [[finstacidomo]]. Ne plu eblis gardi la rektan konekton kun [[Nederlando]] tra la urbocentro kaj estis konstruita altigita fervoja linio ĉirkaŭ la urbo.
 
La nuna (kaj tria) stacidomo estis konstruita inter [[1899]] kaj [[1905]]. La konstruaĵo konsistas el ŝtala kaja arktegmento, skizita inter [[1895]] kaj [[1899]] de inĝeniero Clement Van Bogaert. La arktegmento estas 43 metrojn alta, 186 metrojn longa kaj 66 metrojn larĝa kaj havigas spacon por 10 [[fervoja linio|fervojaj linioj]].
La [[Bruĝo|bruĝa]] arkiteko [[Louis de la Censerie]] konstruis la stacidomon en stilo eklekta (kombino de stilelementoj el antaŭaj periodoj). De la Censerie inspiriĝis de la stacidomo de [[Luzern]] kaj de la [[Romo|Roma]] [[Panteono (Romo)|Panteono]]. La stacidomo estis inaŭgurita la 12an de aŭgusto [[1905]].
 
Meze de la dudeka jarcento la konstruaĵon minacis malkonstruo pro ĝia malbona stato. En [[1975]] la stacidomo ekhavis la statuson de protektita [[monumento]] kaj renoviĝis poste.<ref>Donitaĵoj de la urba arkivo de Antverpeno.</ref>
 
==Nord-suda konekto==