Germana konstitucio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 1:
[[Germanio]] havas malnovan politikan historion, kvankam la historio de moderna [[konstitucio]] kompreneble limiĝas nur al la historio de proksimume la pasintaj ducent jaroj. La nuna [[germana konstitucio]] estis akceptita en [[1949]].
 
== Malnova Regno ==
 
Oni povas fiksi la komenciĝon de la germana politiko je diversaj tempopunktoj. En 800 p.K. la estro de la frankona regno [[Karolo la Granda]] estis nomita imperiestro. En [[843]] la regno estis dividita en orientan kaj okcidentan parton. Tiu okcidenta parto en [[911]] ricevis unuafoje reĝon kiu ne venis el la dinastio de Karolo, nome Konrado Unua.
 
La ''Sankta Romia Regno de Germana Nacieco'' (tiel la fina nomo), kiu estis dissolvita en [[1806]] sub premo de [[Napoleono]], ne havis unu tekston kiel konstitucion, sed ja ekzistis diversaj leĝoj kun tiu funkcio.
 
== 19-a jarcento ==
 
En [[1815]] la germanaj teritorioj alianciĝis en t.n. [[Germana Ligo]], kiu esence estis la samo kiel la regno, nur iom pli bone organizita.
 
Provo en [[1848]]/[[1849]] aranĝi Germanion kiel unuecan, konstitucian monarkion, fiaskis. La prusa reĝo ne akceptis la proponitan germanan kronon.
 
Post kiam Prusio kun siaj aliancanoj en [[1866]] forlasis la Federacion (kaj venkis en la German-Germana Milito kontraŭ Aŭstrio k.a.), tiuj forlasintaj ŝtatoj fondis Nordgermanan Federacion.
 
La [[Germana Regno]], proklamita en [[1871]] en [[Versajlo|Versailles]] post la venko kontraŭ la napoleona atako, estas fakte tiu Nordgermana Federacio. Aliĝis la sudgermanaj ŝtatoj, kaj oni iom ŝanĝis la konstitucion.
 
En tiu Germana Regno, la ĉefministro estis nomita de la Federacia Konsilio (estrata de la prusa reĝo, kiu estis samtempe germana imperiestro). Tamen la parlamento ('Reichstag') havis gravan influon, ĉar ĝi okupiĝis pri la leĝoj kaj la ĉiujara ŝtata budĝeto. Sed por - ekzemple - ŝanĝi la konstitucion, oni bezonis la konsenton de la Federacia Konsilio, en kiu membris nur la germanaj princoj (kaj la reprezentantoj de la Liberaj Urboj kiel ekzemple [[Hamburgo]]).
 
== Respubliko 1919–1933 ==
 
Jam fine de la [[Unua mondmilito]] la imperiestro allasis ŝanĝojn en la konstitucio, por doni al la parlamento la esencan influon al la nomumo de nova ĉefministro. Sed jam du semajnojn poste, la 9-an de novembro [[1918]], la imperiestro devis [[abdiko|abdiki]].
 
La principaj demandoj estis jam deciditaj (respubliko, federacia sistemo), kiam kunvenis en [[Vajmaro|Weimar]] [[1919]] la anoj de la Nacia Asembleo. Ili ellaboris konstitucion laŭe. La rezulta respubliko nomiĝis la [[Vajmara Respubliko]]. Vidu: [[Konstitucio de Weimar]].
 
[[Adolf Hitler]] ekde [[1933]] per specialaj leĝoj efektive malfunkciigis la konstitucion kaj regis diktatorece.
 
== Malvarma milito ==
 
En [[1949]] estiĝis du novaj germanaj konstitucioj, kiuj iĝis bazoj de [[Federacia Respubliko Germanio]] kaj [[Germana Demokratia Respubliko]].
 
== Nuntempe ==
 
La nuntempe valida '''germana konstitucio''' de [[Federacia Respubliko Germanio]] estis (origine) publikita la [[23-an de majo]] [[1949]] kiel [[konstitucio]] de [[Okcidenta Germanio]]. Ĝi estis elverkita per la ''Parlamentarische Rat'' (''parlamenta konsilaro'') kaj estas decidita la [[8-an de aŭgusto]] 1949.
Ekde la [[Germania reunuiĝo]] en 1990 ĝi validas ankaŭ sur la teritorio de la eksa [[Germana Demokratia Respubliko]].
Linio 11 ⟶ 45:
 
==Interviki-ligoj==
 
*[http://eo.wikibooks.org/wiki/Diskuto:Konstitucio_(Germanio) kelkaj artikoloj de la Germana ''Grundgesetz''] (esperantlingve, nur kiel '''proponita tradukaĵo''')
 
==Eksteraj ligiloj==
 
Linio 17 ⟶ 53:
 
[[Kategorio:Germanio]]
[[Kategorio:juro]]
[[Kategorio:konstitucioj]]