Dentorela fervojo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Lausanne Metro Track Closeup.jpg|thumb|right|250px|Dentrada fervojo]]
'''Dentrada fervojo''' aŭ '''dentrela fervojo''' estas rel-ligita transportilo, kun [[dentrada trakciilo]] - antaŭenpuŝita per unu aŭ pluraj [[dentrado]]j por supreniri krutajn deklivojn. Dentradoj moviĝas en [[dentrelo]] fiksita meze de la fervojaj reloj kaj tiel ebligas la transmision de la motora energio al la reloj sen glito.
 
La [[adhero]] inter rado kaj reloj limigas la uzon de normalaj fervojoj al kliniteco de 16 % ĉe sekaj reloj, 14 % ĉe malsekaj. Por garantii sekuran servon fervojoj kutime evitas klinitecon pli grandan ol 4 % (ekzistaj kelkaj esceptoj kiel ekzemple la tramo de [[Lisbono]] kun kliniteco ĝis maksimumo de 13,5 %).