Anselmo de Canterbury: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
 
==Frua Vivo==
Li naskiĝis en [[Aosta]] en la tiama regno de [[Burgundio]] (nun en norda Italio). Lia patro Gundulph estis riĉa nobelo kaj iom severa; lia patrino Ermenberga estis pia kaj zorge instruis Anselmon pri religio.
 
Kiam li havis dek kvin jarojn li deziris eniri monaĥejon sed lia patro malpermesis. Rezultis malsano, post kiam li forlasis siajn studojn. Lia patrino mortis kaj lia patro iĝis eĉ pli severa. En 1059 Anselmo forlasis la familian domon, transiris la [[Alpoj]]n, kaj vagadis tra Burgundio kaj Francio. Altirata de la famo de [[Lanfranc]] (tiutempe prioro de [[Abatejo Bec]]), li iris al Normandio, kie, post iomete da tempo, li eniris la abatejon.