Junulara E-Semajno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e artikolo, tamen "germana urbo" (estas konvencie uzata, kaj ĉu vere oni povus konfuzi ĉi tie? - krome komparu kun gugla serĉo, kie "germana urbo" multe pli uziĝas)
vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Internacia_Seminario
Linio 12:
}}
[[Dosiero:Jes.logo.blue.png|right|thumb|300px|Emblemo de la Junulara E-Semajno]]
La '''Junulara E-Semajno''' ('''JES''') estas [[novjaro|novjara]] [[junularo|junulara]] [[esperanto-aranĝo]] organizata de [[Pola Esperanto Junularo]] (PEJ) kaj [[Germana Esperanto-Junularo]] (GEJ). Ĝi okazos ĉiujare dum unu semajno en alia loko de [[Meza Eŭropo]]. La 1-a JES okazos dum la jarŝanĝo [[2009]]/[[2010]] en [[Zakopane]] ([[Pollando]]). JES estas daŭrigoanstataŭigo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la [[Ago-Semajno]] (AS) de PEJ kaj la [[Internacia Seminario]] (IS) de GEJ, kiuj do laŭplane laste okazis aparte dumĝis la jarŝanĝo [[2008]]/[[2009]] (tiam okazis la 7-a AS kaj la 52-a IS).
 
== Historia fono ==
 
=== Internacia Seminario ===
La '''Internacia Seminario''' (IS) estisestas la plej grava junulara [[esperanto-renkontiĝo]] organizata de la [[Germana Esperanto-Junularo]] (GEJ) ĉiujarfine en malsama [[Germanio|germana]] urbo, de la [[27-a de decembro]] ĝis la [[3-a de januaro]]. La 1-a IS okazis en [[1957]]/[[1958]] en [[Mainz]], la lasta, 52-a IS, en [[2008]]/[[2009]] en [[Biedenkopf]]. Dum la tuta tempo la IS ĉiam okazadis sur teritorio de la [[Federacia Respubliko Germanio]].
 
Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la kadra temo estis ofertitaj ankaŭ ĝeneralaj prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj aliaj distraj programeroj (kiel ekzemple la tetrinkejo [[gufujo]]). Kulmino de IS ĉiam estis la Silvestra Balo kun danckonkurso. Sian puran seminarian karakteron ĝi kun fluo de la tempo perdis kaj en la 1990-aj jaroj oni komencis nomi ĝin "''Internationale Woche''" ("Internacia Semajno") en la [[germana lingvo]].
 
=== Ago-Semajno ===
La '''Ago-Semajno''' (AS) estisestas novjara [[Esperanto-renkontiĝo]] organizata de [[Pola Esperanto-Junularo]] kaj de la klubo [[Varsovia Vento]]. La 1-a AS okazis de la [[27-a de decembro]] [[2002]] ĝis la [[1-a de januaro]] [[2003]] en [[Zakopane]] ([[Pollando]]), kie jam okazis junularaj jarfinaj kunvenoj en la [[1990-aj jaroj]]. Samloke okazis ĉiuj sekvaj, ĝis la 5-a AS, kiu okazis jarŝanĝe de [[2006]]/[[2007]] en [[Nowy Sącz]] kaj spertis surprize altan plinombriĝon de la partoprenantaro, kiu tiam atingis pli ol 180. Antaŭe ĉiam temis pri malgranda renkontiĝo kun kutime inter 50 kaj 80 partoprenantoj. La kreskanta tendenco daŭris ankaŭ dum la 6-a AS en [[Malbork]] (228 aliĝintoj) kaj la 7-a AS, kiu unuafoje okazis ekster la teritorio de Pollando, en [[Liptovský Mikuláš]] ([[Slovakio]]). Tiam kunlaboris la [[Slovaka Esperanto-Junularo]] kaj la [[Liptova Esperanto-Klubo]] kaj laŭ anonco de la organizantoj per tio la AS "komencis mirindan vojaĝon ĉirkaŭ landoj de la [[Meza Eŭropo]]".
 
=== Rezultoj de la disigo ===
Unuafoje post longa tempo, la IS spertis abruptan malaltiĝon de la partoprenantnombro en [[2005]]/[[2006]], kiam la 49-an IS en [[Xanten]] partoprenis nur ĉirkaŭ 150170 partoprenantoj anstataŭ la kutimaj ĉirkaŭ 250280-300. Sekvajare, dum la jarŝanĝo de [[2006]]/[[2007]], tiu nombro denove plialtiĝis, sed tio rilatis precipe al la 50-a jubileo de la IS (kiu tiam okazis en [[Wewelsburg]]), pro kio multaj gastoj - antaŭaj partoprenintoj kaj GEJ-aktivuloj - estis invititaj. Samtempe okazinta AS en [[Nowy Sącz]] travivis subitan kreskon de la partoprenantnombro, kvankam ĝi ne superis la partoprenantnombron de la IS. Ambaŭ nombroj proksimume egalis dum la jarŝanĝo [[2007]]/[[2008]].
 
Kvankam oni povis konstati, ke la ekzisto de du paralelaj novjaraj renkontiĝoj en Eŭropo - unu en la okcidenta kaj unu en la orienta partoj - havis pozitivan efikon en la pli alta nombro de partoprenantoj de ambaŭ aranĝoj samtempe, ol kiom havadis la IS antaŭe, la partoprenantoj tamen ĝenerale malkontentis pro la ĝena disigo, kiu igis ĉiun esperantiston ĉiujare decidi al kiu el la du aranĝoj li aŭ ŝi iros, kaj sekve kun kiu grupo de la amikoj festos la novan jaron, nekunestante kun multaj aliaj amikoj kiuj decidiĝis por la alia aranĝo. Tio gvidis interalie al ekesto de "aranĝaj turistoj" - homoj kiuj volante sperti la alian aranĝon veturis unufoje al aranĝo pli geografie malproksima de ili, igante tiam la konsiston de la ĉeestantaro de ĉiu el la du aranĝoj ŝanĝiĝanta kaj neantaŭvidebla.
Linio 41:
 
=== La nomo ===
Kiel nomon de la nova aranĝo oni elektis "Junulara E-Semajno" (tiel literumite). La "E-" en la nomo aludas precipe al [[Esperanto]], sed povas simboli ankaŭ aliajn vortojn, kiel [[Eŭropo]] aŭ [[Edukado]] (similan strategion uzas en sia nomo la organizo [[E@I]]). Oni klarigis la adopton de tia solvo precipe per ties pli alta taŭgeco por ekster[[Esperanto-movado|movadaj]] [[subvencio|subvencipetoj]], kie mencio de la vorto "Esperanto" en nomo de la proponata aranĝo foje povas elvoki [[antaŭjuĝo]]jn. La nomo de la aranĝo tial <i>ne</i> estas "Junulara Esperanto-Semajno", kvankam tio estas unu el la eblaj signifoj. En la jara raporto de la GEJ-estraro por la jaro 2008, publikita la 31an de decembro 2008, oni nomis ĝin ankoraŭ "Junulara Esperanto-Semajno".
 
Alia nomo kiun oni [[ŝerco|ŝerce]] konsideris estas la mallongigo "OS" kiel daŭrigo de "IS" (Internacia Seminario) kaj "AS" (Ago-Semajno), kiuj mem identas kun la [[vortklasa finaĵo|vortklasaj finaĵoj]] por la pasinta kaj nuntempa [[verbo|verbaj]] [[verbotempo|tempoj]], aludante tiel al la longa historio de la Internacia Seminario kaj la noveco de la Ago-Semajno, dum "OS" identas kun la estonta tempo, prezentante tiel la novan aranĝo kiel aranĝon de la [[estonteco]]. Tiu ebleco tamen dekomence ne estis konsiderata serioze kaj jam dum la unua interparolo la iniciatintoj elektis la nomon "JES".