Anselmo de Canterbury: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Kiam li havis dek kvin jarojn li deziris eniri monaĥejon sed lia patro malpermesis. Rezultis malsano, post kiam li forlasis siajn studojn. Lia patrino mortis kaj lia patro iĝis eĉ pli severa. En 1059 Anselmo forlasis la familian domon, transiris la [[Alpoj]]n, kaj vagadis tra Burgundio kaj Francio. Altirata de la famo de [[Lanfranc]] (tiutempe prioro de [[Abatejo Bec]]), li iris al Normandio, kie, post iomete da tempo, li eniris la abatejon.
 
En 1063 Lanfranc iĝis abato de [[Caen]], kaj la monaĥoj de Bec nomumis Anselmon prioro. En 1079, kiam Abato Herluin (batalistomilitisto-monaĥo kiu fondis Bec) mortis, Anselmo iĝis abato. Rapide Bec iĝis grava centro de klereco. Anselmo mem komencis filozofajn verkojn.
 
Post alla normanda kapto de [[Anglio]], Bec akiris vastajn bienojn en tiu lando, kaj de tempo al tempo Anselmo devis viziti ilin. Tie li altiris la favoron de la popolo pro sia mildeco kaj sia rekteco. Lanfranc, kiu estis ĉefepiskopo de Canterbury ekde 1070, mortis en 1089 kaj multaj konsideris Anselmon lia plej taŭga sekvanto. Tamen [[Vilhelmo la 2-a (Anglio)]] ne nomumis iun ajn: anstataŭe, li forprenis la enspezojn de la ĉefdiocezo. En 1092 Anselmo, pro invito de [[Hugo (1-a Grafo de Chester)]], transiris la [[Maniko]]n al Anglio. Tie Vilhelmo la 2-a malpermesis lian reiron al Normandio. La sekvantan jaron Vilhelmo grave malsanis, kaj, kfredantekredante ke tio estis Dia puno pro tio ke li ne nomumis iun ajn ĉefepiskopo de Canterbury, decidis ke li ja nomumos Anselmon. Tiu tamen rezistis, dezirante la pli tranvilantrankvilan vivon de klerulo, sed fine la reĝon devigis lin akcepti. Li konsekriĝis en [[1093]]. Antaŭ ol akcepti, tamen, AnselmonAnselmo postulis du kondiĉojn: ke Vilhelmo redonu la enspezojn de la ĉefdiocezo (nur parte la reĝo faris tion); kaj ke li agnosku [[Urbano la 2-a|Urbanon la 2-a]] kiel [[papo]], ne la [[kontraŭpapo]]n [[Klemento la 3-a|Klementon la 3-an]].
 
==Konfliktoj kun Anglaj Reĝoj==
Laŭ ekleziaj reguloj, Anselmo devis ricevi la paliumon de la papo. Tial li petis reĝan permeson iri al [[Romo]]. Vilhelmo malpermesis, ĉar li deziris limigi la potencon kaj rajtojn de la papo en Anglio. Konsilio de ekleziuloj kaj nobeloj konsilis al Anselmo ne insisti, sed li restis firma. Dume Vilhelmo sendis mision al la papo por agnoski lin kaj oni persvadis tiun sendi legaton kun la paliumo al Anglio. Por ke Anselmo ne ricevu la paliumon de la reĝo, oni metis ĝin sur la altaron de [[Katedralo Canterbury]].
 
Baldaŭ la interrilatoj de Anselmo kaj Vilhelmo denove malboniĝis. Li decidis iri al Romo por konsulti la papon. Tre sentuziasmesenentuziasme la reĝo permesis la vojaĝon, kaj en oktobro [[1097]] Anselmo eliris de Anglio. Tuj Vilhelmo forprenis la enspezojn de la ĉefdiocezo, kiujn li retenis ĝis sia morto. Papo Urbano ricevis Anselmon kun honoro sed decidis ne subteni lin en lia konflikto kun Vilhelmo.
 
Dum eklezia konsilio ĉe Bari, Anselmo defendis romkatolikan doktrinodoktrinon pri la sankta spirito kontraŭ la ortodoksa eklezio. Poste li verkis religian traktaton, ''Cur Deus Homo''.
 
Kiam Anselmo deziris reveni en Anglion, Vilhelmo elbaris lin.
 
En 1100 mortis Vilhelmo la 2-a, kaj [[Henriko la 1-a (Anglio)]] reĝiĝis. Henriko invitis Anselmon reveni al Anglio, kondiĉe ke li ricevisricevu de la reĝo sian postenon de ĉefepiskopo. Tion kontraŭis ekleziajn regulojn, kaj Anselmo rifuzis. En tio la papo (nun [[Paskalo la 2-a]]) subtenis lin. Henriko ne ŝanĝis sian politikon. En 1103 Anselmo kaj reĝa delegito iris al Romo, kie denove la papo insistis ke oni sekvu la regulojn de la eklezio. La papo ekskomunikis ĉiujn kiuj ne faris tion, krom Henriko mem. Sed Henriko neflekseblis, kaj malpermesis la revenon de Anselmo al Anglio. Anselmo iris al [[LyonsLyon]]. En 1105 Papo Paskalo la 2-a ekskomunikis ankaŭ Henrikon mem. La sekvantan jaron la reĝo fine permesis Anselmon reveni en Anglion, kie li ĉesigis la ekskomunikadon. En 1107 estis kompromiso: Henriko konsentis ke li ne investu episkopojn kaj ĉefepiskopojn, sed li retenis la rajton postuli omaĝon por la bienoj de tiuj postenoj.
 
==Verkoj==
Anselmo estis klera filozofo pri la kristana teologio. Li esploris aparte la interrilatojn de racio kaj religio. En ''De Veritate'' (''Pri la Vero''), li asertis ke estis Absoluta Vero - Dio - de kiu ĉiuj aliaj veroj devenis. Li klopodis evoluigi pruvon de la ekzisto de Dio, kaj elmontri la raciajn bazojn de la doktrinoj de la [[TriunoTriunuo]] kaj la Dia kreado de la mondo. Li ankaŭ verkis preĝojn kaj religiajn meditojn.
 
==Kanonizo==