Edmundo Ironside: Malsamoj inter versioj

1 bitokon forigis ,  antaŭ 12 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e
e
Lia pli aĝa frato Atelstano mortis en 1014, kaj Edmundo iĝis heredonto de la angla trono. Sekvis baraktado inter Edmundo kaj Ethelred, kiu ekzekutis du subtenantojn de sia filo, Sigeferth kaj Morcar. Post tio Edmundo forprenis la vidvinon de Sigeferth el [[Abatejo Malmesbury]], kie ŝi enkarceriĝis, kaj edziĝis al ŝi kontraŭ la patra volo. Dume la dana reĝo [[Kanuto la 1-a]] invadis Anglion. En 1016 Edmundo ribelis, kune kun Grafo [[Uhtred la Kuraĝa]] (angle, Uhtred the Bold) de Northumbrio, sed, post kiam Uhtred transiris al Kanuto, Edmundo faris pacon kun Ethelred.
 
Ethelred mortis la 23-an de aprilo 1016, kaj Edmundo reĝiĝis. Li komencis finan klopodon revivigi la defendon de la regno kontraŭ la danoj. Dum tiuj sieĝis [[Londono]]n, Edmundo iris al [[Wessex]], kie li kunigis armeon. La danoj postkuris lin sed li haltigis ilian antaŭenpuŝon, poste forpelis ilin de Londono (kiun ili denove sieĝis), kaj plurajn fojojn venkis ilin. Tamen la 18-an de oktobro okazis la decida batalo ĉe Ashingdon en [[Essex]], kie EdmundonEdmundo tute malvenkis. Sekvis akordo per kiu Edmundo retenis Wessex kaj Kanuto regis Anglion norde de la [[Tamizo]], kaj kiam unu el ili mortos, la alia heredos sian landon.
 
Edmundo mortis la 30-an de novembro, eble pro naturaj kialoj, eble pro murdo. Li entombiĝis en [[Abatejo Glastonbury]].
3 443

redaktoj