Klemento la 14-a: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e eraretoj (propraj)
Linio 17:
Li estis filo de kuracisto kaj orfiĝis de la patro kiel knabo. Li studis en [[Rimini]] kaj [[Urbino]], kie li kiel 18-jarulo aniĝis en la [[ordeno]] de la [[franciskanoj]]. Li iĝis instruisto pri filozofio kaj teologio kaj per sia agado kiel estro de la kolegio de S-ta Bonaventura meritis al si la estimon de papo [[Benedikto la 14-a]], kiu nomumis lin konsilisto de la [[inkvizicio]]. Poste papo [[Klemento la 13-a]] donis al li purpuran [[kardinalo|kardinalecon]], sed pro malkonkordo pri la politiko de la papo li perdis ties subtenon kaj ĉian influon ĉe la papa kortego.
 
La [[konklavo]] post la morto de Klemento la 13-a komenciĝis je la [[15-a de februaro]] [[1769]] kaj estis la plej kontroversa en almenaŭ du jarcentoj. La centra demando estis la sorto de la [[jezuitoj|jezuita ordeno]], kiun minacis nuligo. La katolikaj potencoj senmanke postulis, ke ne estu elektita amiko de la societo de Jesuo. La [[burbonoj|burbonaj]] princoj eĉ rekte postulis, ke la kandidatoj firme devontigu sin subpremi la ordenon. Post pli ol tri monatoj kaj 179 voĉdonojlavoĉdonoj la elekto trafis, keje la 19-a de majo 1769, al Ganganelli, ne tiom ĉar li deklaris sin malamiko de la jezuitoj, kiom pro tio, ke li estis la malplej malamata en la kontraŭkontraŭaj partioj. Akuzo pri [[simonio]] (komerco pri sanktaĵoj), farita kontraŭ li, certe estis disvastigita de la jezuitoj, kvankam ne ekzistis pruvo, ke Ganganelli intencis subpremi la ordenon. Fakte li estis rifuzinta skribe devontigi sin pri la demando.
 
Klemento la 14-a publikigis la [[encikliko]]n ''decet quam maxime'', kiu enhavis informojn pri la korupteco de klerikoj.