Diskuto:Junulara E-Semajno: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
 
La [[14-a de januaro|14-an de januaro]] [[2009]], la estraroj de [[Pola Esperanto-Junularo]] kaj [[Germana Esperanto-Junularo]] publikigis [http://pej.aplus.pl/jes/komuniko.html komunan komunikon] pri la [[Junulara E-Semajno]]. Tiu komuniko indikas, ankaŭ laŭ komento de la JES-teamano [[Łukasz Żebrowski]], ke la [[Internacia Seminario]] kaj la [[Ago-Semajno]] nuntempe estas konsiderataj "pasintaj eventoj", kiuj "pluvivos en la JES, june, kune kaj eĉ pli forte!" Surbaze de tiu ĉi komuniko, aliaj vikipediistoj estas petataj ne plu ŝanĝi en la rilataj priaranĝaj vikipediaj artikoloj la pasintan tempon al nuntempa, sen antaŭa diskuto ĉi tie. Mi dankas pro via komprenemo. [[Vikipediisto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] 00:49, 14. Jan 2009 (UTC)
:Mi demandis la JES-organizantojn pri detaloj kaj ricevis la jenajn informojn:
:- Estas diferenco inter la konkreta plano por la sekva jaro kaj la longdaŭra intenco.
:- Definitiva nur estas la 1a JES 2009/2010. La kontrakto inter PEJ kaj GEJ validas por unu jaro.
:- Kion fari poste, ekzemple ĉu denove iri apartajn vojojn aŭ ne, oni ne scias.
:- Pri daŭrigo devas decidi i.a. GEJ-jarĉefkunveno, kiu aprobis nur la planon por la 1a JES.
:- Tamen kompreneble la JES-organizantoj mem preferus daŭrigi tiel.
:- Se eble, la 2a JES okazu en Germanujo. Poste tamen estas neniu garantio por sinsekva okazigo en Pollando kaj Germanujo.
:- Tiel JES iĝu "vintra IJK".
:La lastaj informoj laŭ mi ne estis bone klarigitaj dum la IS. Kunigo de IS kaj AS estas interkonsento inter du asocioj, vintra IJK okazas ĉiam aliloke kaj garantias nenion al la Germanoj. Sed eble nur mi mem malĝuste komprenis tion.
:Ni povas longe barakti pri la ĝusta vortumado en la artikoloj. Mi lacas pri tio - fakte pri ĉio. Mi ne havas la impreson, ke miaj penoj iel utilas.
: --[[Vikipediisto:Kunar|Kunar]] 21:59, 14. Jan 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Junulara E-Semajno".