Diskuto:Junulara E-Semajno: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Kuniĝo de IS kaj AS en JES: Ĉu la jarĉefkunvena decido validas?
→‎Kuniĝo de IS kaj AS en JES: mi bedaŭras se iu laciĝas - mi mem estas nur teĥnika helpanto de JES-organizantoj, kiuj plejmulton pri JES sciu se mem organizas
Linio 21:
: --[[Vikipediisto:Kunar|Kunar]] 21:59, 14. Jan 2009 (UTC)
::En la komuniko, al kiu ligis Marek, tekstas: "La projekton aprobis la GEJ-jarĉefkunveno dum la IS en Biedenkopf, post detala pridiskuto kaj esploro de la projekto." Estas problemo pri tiu interpreto de la GEJ-jarĉefkunveno, nome pro § 32 (1) frazo 2 de la germana civitana leĝaro (BGB). Ĝi diras pri membrokunvenoj: "Por la valideco de decido necesas, ke la afero estu difinita dum la kunvokado." Laŭ la ĝis nun atingeblaj informoj fakte en la tagordo oni skribis pri "surpriza propono" (kadre de la laborprogramo). Se estas tiel, oni nur aludis, sed ne difinis la temon, pri kiu okazis la voĉdonado dum la jarĉefkunveno. Tiukaze la decido ne estus valida kaj GEJ devus ankoraŭ pripensi, kiel survojigi la projekton.--[[Vikipediisto:Lu Wunsch-Rolshoven|Lu]] 23:50, 14. Jan 2009 (UTC)
::Kara Kunar, kaj ankaŭ ceteraj: Mi bedaŭras se la ripetiĝanta redaktado lacigas iun de ni, ĉar tio certe ne estu la celo de vikipedia volontulado kaj mi ne dezirus kontribui al io tia. Por ankoraŭ pli precize klarigi mian ĉi-momentan starpunkton - la lastajn redaktojn mi faris tute kun interkonsento kaj parte eĉ sub rekta instruo de Łukasz Żebrowski, laŭ tiu lasta komuniko unu el la ĉeforganizantoj de JES. Tial nun la artikolo pri JES kredeble priskribas la aranĝon ĝuste tia, kia ĝin ties organizantoj efektive celas havi. Bonvolu noti, ke redaktante mi strebas neniel reflekti mian opinion pri la afero, mi nur estas teĥnika helpanto de la JES-teamo. Kaj se nun eĉ jam formiĝis oficiala JES-teamo en kiu reprezentiĝas estraroj de PEJ kaj GEJ, mi kredas iliajn komunikojn jam sufiĉe fidinda fonto por ke mi mem ne devu ankoraŭ aparte esplori ĉe tiuj unuopaj estraroj. Se iu tamen deziros fari tion, tiu kompreneble rajtas kaj poste povas aldoni informojn pri eventuala malsamopinio en la artikolon. Tamen momente pli fidindan fonton pri io planata ol tiujn kiuj planas tion mi efektive ne vidas. Krom artikolo [[JES]] en aliaj artikoloj ŝanĝoj nur estas la -as/-is-ŝanĝo pri [[AS]] kaj [[IS]], kiujn mi taŭge prifontis. Nu kaj se temas pri juraj aferoj rilataj al GEJ, pri tiuj mi tute nenion scias, do pri tio mi preferas tute ne engaĝiĝi. [[Vikipediisto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] 04:02, 15. Jan 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Junulara E-Semajno".