Historio de komputilaj presiloj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Piezoelektro
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
== '''[[Nadlara printilo]]''' ==
 
Nadlaraj aŭ matricaj printiloj ('''[[Dot Matrix Printer]]''') havas simlan al [[liter-rada printilo]] principon de surpaperigo. Ankaŭ estas uzata batomekanismo kaj koloriga bendo, tamen estas ĉefa aliiga trajto - printata signo estas ne antaŭpreta, sed produktata dum printado. Moto de matricaj printiloj estas: "Ajnan simbolon eblas prezenti per punktoj". Matricaj printiloj havas batomekanismon en kiu estas muntitaj batantaj nadloj. La nadloj same, kiel en liter-rada printilo, frapas paperon tra koloriga bendo. Unu frapo - unu punkto, kaj kuno de punktoj formas bildon. Teĥniko de popunkta produktado de bildo nun estas uzata en preskaŭ ĉiuj printiloj sendepende de printa principo. '''[[Reynold B. Johnson]]''' el firmao '''[[IBM]]''' komencis esplori porprintilajn matricojn en komenco de la 1950-aj jaroj kaj jam en [[IBM 1403]] estis uzitaj rezultoj de liaj esploroj. Tamen unuan vere matrican printilon prezentis la firmao '''[[Seiko Epson]]''' en 1964. En la 1970aj jaroj plej fama fabrikanto de matricaj printiloj estis '''[[Centronics Data Computer]]'''. En 1970 ĝi prezentis printilon '''[[Model 101]]''', kiu havis 7-nadlan printoblokon kaj prezentis simbolon per matrico de 5*7 punktoj. Ĝi printis 165 simbolojn dum minuto. Prezo de la aparato estis 2995 dolaroj. En 1977 estis prezentita printilo '''[[Micro-1]]''' printanta 240 simbolojn dum minuto kaj tre malmultekosta: 595 dolaroj. En 1978 firmao '''[[Epson]]''' prezentis printilon '''[[TX-80]]''', kiu havis grandan komercan sukceson. Ekzemple '''[[IBM]]''' produktis ĝin laŭ '''[[OEM]]'''-patento. Samtempe evoluis printoblokoj, kiuj enhavis 9, 12, 14, 18, kaj 24 nadlojn. Plimultigo de nadloj estis bezonata por altigi kvaliton de printado. Aperis terminoj: [[LQ]] (Letter Quality) - alta kvalito, kaj [[NLQ]] (Near Letter Quality) - meza kvalito. En fino de la 1970-aj jaroj aperis koloraj matricaj printiloj! En ili estis samtempe uzataj 4 diverskoloraj inkobendoj. Unua vere hejma matrica printilo estis '''[[ImageWriter]]''' farfare de firmao '''[[C.Ithoh Electronics]]''', konstruita en 1976, sed amase vendita ekde 1983 kun komputiloj '''[[Apple]]''' je 675 dolaroj. Tiatempe al produktado de printiloj venis '''[[NEC]]''', '''[[Oki data]]''', kaj '''[[TEC]]'''. Hodiaŭ nadlaraj printiloj estas vastege uzataj en komerco, scienco kaj ĉie, kie bezonatas rapida nemultekosta printado sendepende de kvalito. Kaj tute neeviteblas nadlaraj printiloj por printi sur sinkopianta papero.
 
== '''[[Ŝprucoprintilo]]''' ==
 
Principoj de funkciado de inkŝprucaj printiloj estas esplorataj ekde fino de la 19-a jarcento (ekzemple '''[[Rayleigh]]'''). Unuaj praktikaj realigoj de inkgutaj teknologioj estis prezentitaj en 1948 farfare de laboratorioj de firmao '''[[Siemens]]'''. Nun ekzistas kelkaj procedoj de inkŝpruca printado: [[piezoelektro|piezoelektra]], varmoŝpruca kaj elektrostatik-ŝpruca. Unua estis inventita '''[[piezoelektra printado]]'''. En 1976 firmao '''[[IBM]]''' prezentis unuan ŝprucoprintilon '''[[Model 6640]]'''. en 1977 firmao '''[[Siemens]]''' prezentis unuan ŝprucoprintilon por [[[persona komputilo]]. En 1978 firmao '''[[Canon]]''' anoncis pri invento de procedo '''[[BubbleJet]]'''. Iom poste firmao '''[[Hewlett-Packard]]''' anoncis pri procedo '''[[drop-on-demand]]'''. Tamen praktike tiu teĥniko maturiĝis nur en 1984, kiam lanĉiĝis produktado de printiloj '''[[ThinkJet]]'''. Firmao '''[[Epson]]''' uzis '''[[piezoelektra printado|piezoelektran procedon]]''' en printilo '''[[SQ-870/1170]]''' (ekde 1985). En 1987 la firmao '''[[Dataproducts]]''' piezoelektran teknologion uzitan en ĉiuj printiloj farfare de la firmao '''[[Epson]]''' (ekde 1994). En komenco de 1990-aj jaroj la firmao '''[[Hewlett-Packard]]''' inventis nunan principon de multkolora printado: ĉiu koloro estas produkto de kunmikso de tri bazaj koloroj (cejana (cyan), ruĝa (magenta) kaj flava (yellow)). Tamen unuaj koloraj inkŝprucaj printiloj por [[persona komputilo]] estis '''[[Stylus Color]]''' farfare de la firmao '''[[Epson]]'''.
 
== '''[[Lasera printilo]]''' ==
 
La procedo de lasera printado aperis eĉ pli frue ol la nadlara: en 1938 j '''[[Chester Carlson]]''' inventis metodon de printado nomitan '''[[elektrografio]]'''. Elektrografio estis vaste uzata en kopiiloj. En 1969 '''[[Gary Starkweather]]''', laborinta en firmao '''[[Xerox]]''' inventis, kiel uzi elektrografion por printi kaj en 1971 aperis unua lasera printilo. Ĝia nomo estis '''[[EARS]]''', tamen ekster laboratorion ĝi ne venis. Unua oficiale prezentita lasera printilo estis '''[[Xerox 9700 Eletronic Printing System]]''' (1977). Samtempe '''[[IBM]]''' persistas, ke en 1976 lasera printilo '''[[IBM 3800]]''' jam funkciis en Nordamerika Datumcentro. En majo de 1981 '''[[Xerox]]''' prezentis komputilon '''[[Star 8010]]''', kiu inter [[flankaparataro]] havis laseran printilon. Tio estis io simila al hejma eldonejo kaj kostis 17000 dolarojn. En 1984 '''[[Hewlett-Packard]]''' prezentis printilon '''[[Laser Jet]]''', kiu printis 300 pec ([[dpi]] ''dots per inch'', punktoj en colo) kaj kostis nur 3500 dolarojn. Samjare '''[[Apple]]''' prezentis provekzemplerojn de printilo '''[[LaserWriter]]''' al firmaoj '''[[Lotus development]]''', '''[[Mikrosofto]]''' kaj '''[[Aldus]]'''. En 1985 '''[[Apple]]''' lanĉis produkti '''[[LaserWriter]]-on''' kaj en 1986 '''[[LaserWriter Plus]]'''. Jam en 1990 printiloj '''[[LaserJet IIP]]''', farfare de '''[[Hewlett-Packard]]''', ekkostis pli malmulte ol 1000 dolaroj. Sed pli sukcesa estis printilo '''[[LaserJet 4]]''', kiu malgraŭ altkvalita printado (600 pec) kostis sufiĉe plimalmulte ol 1000 dolaroj. Tamen en la sama 1992 firmao '''[[Lexmark]]''' prezentis printilon de serio '''[[Optra]]''', kiu printis 1200 pec. Ĉiuj supremenciitaj lumprintiloj estis unukoloraj. Kaj finfine en 1993 firmao '''[[QMS]]''' prezentis plurkoloran laseran printilon '''[[ColorScript Laser 1000]]''' kostinta 12499 dolarojn. En 1995 '''[[Apple]]''' ekproduktis plurkoloran laseran printilon '''[[Color Laser Printer 12/600PS]]''' venditan kontraŭ ridinda prezo de 7000 dolaroj.
 
== '''Porprintilaj interfacoj''' ==
 
Ekde komenco ĉiu modelo de printilo havis apartan [[interfaco]]n por ricevi datenojn de komputoro, kaj printiloj faritaj de malsamaj firmaoj estis nekongruaj. Tamen apero de [[persona komputoro]] postulis kongruecon, kaj al printiloj estis distribuita aparta buso '''[[LPT]]'''. '''LPT''' estis inventita farfare de firmao '''[[Centronics Data Computer]]'''. Unua variaĵo de '''LPT''' havis propran protokolon '''[[Centronics|SPP]]'''. Ĝi estis unudirekta protokolo rapida je 40-50 kB dum sekundo (kB/s). Sekva estis pli rapida versio - '''[[Centronics|EPP]]''' farfare de firmaoj '''[[Intel]]''', '''[[Xircom]]''' kaj '''[[Zenit Data Systems]]'''. Protokolo '''EPP''' estis dudirekta kaj ĝia rapideco estis ĝis 2 MB/s, kio permesis konekti al komputilo ne nur printilojn, sed aliajn [[flankaparato]]jn, ekzemple eksterajn [[diskilo]]jn [[CD-ROM]]. Fina etapo de evoluo de LPT estis protokolo '''[[ECP]]''' farfare de firmaoj '''[[Hewlett-Packard]]''' kaj '''[[Mikrosofto]]'''. Ĉefaj trajtoj de '''ECP''' estas ĉeesto de aparata kunpremo de datenoj, bufro kaj eblo funkcii en '''[[DMA]]'''. Hodiaŭ printiloj uzas busojn '''[[USB]]''', '''[[IEEE 1394]]''' kaj multajn aliajn.
 
[[Kategorio:Komputila aparataro]]