Kandombleo: Malsamoj inter versioj

28 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: sv:Candomblé)
'''Kandombleo''' (''Candomblé'') estas afrik-devena brazila [[religio]], kiu estas praktikata precipe en [[Brazilo]], sed ankaŭ en najbaraj landoj. Ĉi-tiu kredo venis al Brazilo el [[Afriko]]; ĝi estis kunportita de afrikaj [[pastro]]j, kiuj estis alportataj kiel [[sklavo]]j el diversaj regionoj de Afriko fine de la [[15-a jarcento|15-a]] ĝis meze de la [[18-a jarcento|18-a]] jarcento.
 
Komence, Kandombleo estis malpermesata farfare de la [[katolikismo|Katolika Eklezio]] kaj nur praktikata farfare de sklavoj; iuj [[registaro]]j ĝin eĉ persekutis. Tamen ĝi transvivis pli ol kvar jarcentojn kaj rimarkinde disvastiĝis ekde la fino de sklaveco.
 
Nuntempe ĝi estas establita kaj pleje rekonata religio, kun anoj en ĉiuj klasoj de la socio kaj dekmiloj da [[templo]]j. En aktualaj [[enketo]]j, pli ol 2 milionoj da brazilanoj deklaris Kandombleon sia religio (tio estas ĉ. 1,5 % de la tuta enloĝantaro).
Kandombleo estas speco de [[spiritismo]]. Ĝiaj anoj kultas multnombron da gedioj derivitaj de afrikaj gedioj:
 
*la [[Oriŝaoj]] (''Orixás'') de la Joruba [[mitologio]], kreitaj farfare de la di-patro [[Oloruno]]
*la [[Voduno]]j (''Voduns'') de la Fona aŭ Evea mitologio, kreitaj farfare de la di-patro ''Mawu''
*la [[Inkicoj]] (''Inkices'') de la Bantua mitologio, kreitaj farfare de la plej supra dio [[Zambio]] aŭ ''Zambiapongo''
 
Kandombleo nur retenis iujn el la centoj da gedioj alpreĝitaj en Afriko. Surface, la gedioj de la diversaj nacioj tre similas unu-la-alian, t.e. multaj Oriŝaoj, Vodunoj kaj Inkicoj kompareblas, sed reale, ili povas esti tre malsimilaj.
Aliflanke, gedioj de unu nacio povas esti kultataj kiel "gastoj" en domoj kaj ceremonioj de alia domo, krom ties propraj. Iuj nacioj donas novajn nomojn al gast-dioj, aliaj retenas la nomon uzatan en la devena nacio.
 
La ''Oriŝaoj'' havas proprajn personecon, povojn kaj ritualajn preferojn kaj estas rilatataj al specifaj [[naturaj fenomenoj]] (nocio simila al la ''Kami'' de la japana [[Ŝintoismo]]). Ĉiu persono ricevas Oriŝa-[[patrono]]n ĉe sia nasko, kiu estas elektata de ''Babalorixá'' (pastro). Dum Kandomble-ritualoj, iuj Oriŝaoj reprezentatas farfare de iniciitaj personoj; por aliaj, tio malkutimas, sed ili estas kultataj ekz. per [[arbo]] aŭ iu simila. Iuj aliaj Oriŝaoj, nomataj ''Funfun'' (blanka) kiuj laŭkrede partoprenis la kreadon de la mondo, ankaŭ ne enkorpumatas.
 
Tra la jarcentoj Kandombleo alprenis multajn elementojn de [[Kristanismo]]. Ekzemple ofte troviĝas en temploj [[kruco]]j, kaj Oriŝaoj ofte estas egaligataj al specifaj [[Katolikismo|katolikaj]] [[sanktulo]]j.
Kandomblean ritualon (''toque'') konsistigas du partoj:
 
*La pretigo, komencanta foje unu semajnon antaŭ la ceremonio. Ĉi-dume la loko de la ceremonio estas purata kaj ornamata farfare de la iniciitoj. Flagoj en la koloro de la Oriŝao, pro kies honoro la ceremonio estas farata, estas almetataj, kaj bestoj estas oferataj. Parto de la [[viando]] estas por la Oriŝaoj, la alia parto pretigatas por la vespera festmanĝo.
*La publika parto kaj la festo konsistas el tio, ke la sanktaj infanoj (la iniciitoj) ĝis-trance dancas kaj enkorpumas sian Oriŝaon. La ''Babalorixá'' (patrono) faras simbolajn kantojn kaj dancojn, kiuj memorigas pri la ecoj de la Oriŝao. La ritualo finiĝas per [[bankedo]].
 
Sennoma uzanto