Fantasto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
CarsracBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: es, sco, tr forigo de: no modifo de: lt, lv
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
 
Multas la similecoj al [[fabelo]], sed male al tiuj, fantasta literaturo povas ŝajnigi okupi historian/geografian realon: "En la 3-a jaro de la unua regno de la reĝino de Akad..." (Fabelece: "Iam estis reĝino en lando trans 3 maroj kaj 7 riveroj...")
Krome, dum multaj fabeloj ŝercemaj finas per agnosko de mensoginteco ("...sed tion observis nur eta kato kiu kuŝis en la kanono kaj estis forpafita tien ĉi." ks.) en fantasto gravegas la '''ena vero''': La leganto/aŭkultanto kredu kion ŝli legas/aŭskultas. Tiurilate, fantasto fakte pli similas al [[realisma literaturo]], en siaj detaleco kaj esprimpovo. Ja apenaŭ ekzistas limoj por aferoj priskribeblaj de fantasta aŭtoro - ŝli trovas sin en ambaŭ mondoj de fabelo kaj realo (bona ekzemplo estus la libroj pri [[Harry Potter]] farfare de [[J. K. Rowling]]: la rakonto okazas kaj en aktuala [[Anglio]] kaj en magia mondo).
Oni ankaŭ ne konfuzu kun [[sciencfikcio]] kiu alstrebas ian ĉi-mondecan logikon.
 
Linio 21:
Sian unuan "alt-literaturiĝon" ĝi akiris dum la [[romantismo]] dank' al interalie la kolektitaj fabeloj de la [[Fratoj Grimm]]. Plej elstaraj el la germanaj fantast-skribemuloj estis [[E. T. A. Hoffmann]] kaj [[Ludwig Tieck]]
 
Laŭ ekspertoj la unua "pura" (ekster ĉi mondo) romano fantasta estas ''The Wood Beyond the World'' ("La pretermonda arbaro") farfare de anglo [[William Morris]] en la [[19-a jarcento]].
 
En [[1954]] la aperigo de [[La Mastro de la Ringoj]] farfare de [[Tolkien]] iniciatis novan epokon kaj revigligon pri la ĝenerala intereso por tiu ĉi antikva literaturaĵo. Miloj da malbonkvalitaj imitoj de lia verkaro aperadis ĝis nun, plejparte de usonaj aŭtoroj. Tamen brilas kelkaj esceptoj, ekzemple la verkaro de [[Ursula K. Le Guin]].
 
Fantasto neniam vere akceptiĝis ĉe literatur-kleruloj, kiuj ŝajne preferas [[realismo|realismon]]. Ekzemple, kelkaj fantastaj rakontoj tre similas al tiuj de [[Kafka]], sed ĉar tiu lasta priskribas medion en reala [[Ĉeĥio]] li estas alten-laŭdata, dum la fantastaĵoj neglektatas. Tamen per la populariĝo de [[Tolkien]] daŭre kreskadas la respekto por ĉi tia literaturo.
Linio 29:
=== Fantasto kaj Esperanto ===
 
Eble pro la "sciencfikcieco" de la Esperanto-movado ("fina venko" ktp.), kaj manko de inspiriva prahistorio, fantaziemaj aŭtoroj de [[Esperanto]] plejofte preferis [[sciencfikcio|sciencfikcion]]. Tamen aperis kelkaj noveloj en la [[Sferoj]]-serio de [[Grupo Nifo]]. Ankaŭ kelkaj el la rakontoj de [[István Nemere]] havas fantastajn erojn. Sur nia fantasta ĉielo tamen plej klare brilas ''[[La Poemo de Utnoa]]'' - elstare bonkvalita [[epopeo]] farfare de [[Abel Montagut]], kvankam multaj trajtoj (teknikaĵoj, teknikmonda logiko) apartenigas ĝin al [[sciencfantasto]]. Ne sciencfikcia, sed plene en la fantasta ĝenro, estas la longa rakonto ''[[La spegulo de Velodajo]]'' (1990) de [[Giorgio Silfer]].
 
=== Subgenroj kaj similaĵoj ===