Vilhelmo Longchamp: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
Li naskiĝis en [[Normandio]] kaj lia patro, Hugh de Longchamp, posedis bienojn kaj tie kaj en Anglio. Malamikoj de Longchamp, ekzemple [[Hugo Nonant]] (episkopo de [[Coventry]]) asertis ke liaj gepatroj estis humilaj kamparanoj, sed tio estas neverŝajna. Fratino de Longchamp edziĝis al la estro de la kastelo de [[Dover]]. Du fratoj, Osbert kaj Henriko, iĝis ŝerifoj; alia (Roberto), monaĥo.
 
Fine de la regno de [[Henriko la 2-a (Anglio)]] Longchamp estis oficisto de ties nelegitima filo [[GotfredoĜofredo (ĉefepiskopo de Jorko)]]. Poste li servis [[Rikardo la 1-a (Anglio)|Rikardon]], filon de Henriko, kiel kanceliero de [[Akvitanio]]. Li estis inetr la plej fidataj konsilistoj de Rikardo, kaj estis ties delegito por intertraktoj kun la franca reĝo [[Filipo la 2-a (Francio)|Filipo la 2-a]].
 
==Kanceliero de Anglio==
Linio 14:
 
==Ekzilo kaj Reveno==
Septembron 1191 subuloj de Longchamp forprenis GotfredonĜofredon (ĉefepiskopon de Jorko) de sanktejo en la priorejo de Dover. Tio memorigis la popolon pri la martirigo de [[Thomas Becket]] kaj Longchamp perdis pli da popola subteno. Hugo Nonant kaj aliaj aranĝis konsilion enhavantan proceson kiun Longchamp ne ĉeestis. La konsilio deklaris ke Longchamp estu senigitaj de siaj postenoj kaj kasteloj. La episkopoj ekskomunikis lin kaj penis enkarcerigi lin en la [[Turo de Londono]]. Pro manko de subteno de la cibitanoj de London, Longchamp kapitulacis, sed la 29-an de oktobro, post pluraj malsukcesoj provoj, li fuĝis el Anglio.
 
Li vojaĝis al la kortego de [[Henriko la 6-a (Sankta Romia Imperio)]], kiu tenis Rikardon kiel kaptito. Longchamp persvadis lin loĝigi Rikardon ĉe la imperia kortego, kaj negocis elaĉeton. Filipo la 2-a (Francio) diris ke li volontus pagi la sumon, kaj Henriko alvokis konsilion, kiun Longchamp, [[Eleonoro de Akvitanio]] (la patrino de Rikardo) kaj Valtero de Coutances partoprenis. Rikardo fine liberiĝis la 4-a de februaro 1194.
 
==Diplomato==
Longchamp revenis al Anglio kune kun la reĝo. Baldaŭ reviviĝis la kverelo kun GotfredoĜofredo, ĉefepiskopo de Jorko. Sed Longchamp ĝuis la favoron de Rikardo, denove havis la rangon de kanceliero de Anglio, kaj iĝis ŝerifo de [[Essex]] kaj [[Hertfordshire]]. Tamen estis [[Huberto Walter]] kiu fakte havis la plej grandan potencon en Anglio. La ĉefa rolo de Longchamp estis nun diplomata. Post majo 1194 li neniam estis en Anglio. Li faris plurajn gravajn diplomatajn misiojn, kaj dum unu aranĝis militpaŭzon inter Rikardo kaj Filipo la 2-a. Li mortis en januario 1197 dum misio al Romo, kaj entombiĝis en la abatejo de Le Pin.
 
==Klereco==