Diskuto:Junulara E-Semajno: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Libera linio
Linio 23:
 
::Kara Kunar, kaj ankaŭ ceteraj: Mi bedaŭras se la ripetiĝanta redaktado lacigas iun de ni, ĉar tio certe ne estu la celo de vikipedia volontulado kaj mi ne dezirus kontribui al io tia. Por ankoraŭ pli precize klarigi mian ĉi-momentan starpunkton - la lastajn redaktojn mi faris tute kun interkonsento kaj parte eĉ sub rekta instruo de Łukasz Żebrowski, laŭ tiu lasta komuniko unu el la ĉeforganizantoj de JES. Tial nun la artikolo pri JES kredeble priskribas la aranĝon ĝuste tia, kia ĝin ties organizantoj efektive celas havi. Bonvolu noti, ke redaktante mi strebas neniel reflekti mian opinion pri la afero, mi nur estas teĥnika helpanto de la JES-teamo. Kaj se nun eĉ jam formiĝis oficiala JES-teamo en kiu reprezentiĝas estraroj de PEJ kaj GEJ, mi kredas iliajn komunikojn jam sufiĉe fidinda fonto por ke mi mem ne devu ankoraŭ aparte esplori ĉe tiuj unuopaj estraroj. Se iu tamen deziros fari tion, tiu kompreneble rajtas kaj poste povas aldoni informojn pri eventuala malsamopinio en la artikolon. Tamen momente pli fidindan fonton pri io planata ol tiujn kiuj planas tion mi efektive ne vidas. Krom artikolo [[JES]] en aliaj artikoloj ŝanĝoj nur estas la -as/-is-ŝanĝo pri [[AS]] kaj [[IS]], kiujn mi taŭge prifontis. Nu kaj se temas pri juraj aferoj rilataj al GEJ, pri tiuj mi tute nenion scias, do pri tio mi preferas tute ne engaĝiĝi. [[Vikipediisto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] 04:02, 15. Jan 2009 (UTC)
 
:::La suprajn, pli detalajn informojn mi ricevis rekte de Rolf Fantom kaj Łukasz Żebrowski. Mi alskribis ilin du persone kaj uzis krome la adreson de la JES-organizantoj. Tial mi ne vidas kialon, nun ne finfine enplekti tiujn ĝustigojn por forigi misgvidajn vortumadojn.
:::La oficiala komuniko estas ĉefe varbado, ne detalriĉa klarigo por forigi miskomprenojn. Ĝi ne estas tre fidinda fonto, ĉar ĝi miksas la anoncon de la unua JES per la deziroj de la organizantoj. La aprobo de la GEJ-jarĉefkunveno ne estis por la vizioj, sed nur por la unua JES. Mi povus investi multan tempon por mencii aliajn punktojn, kie ekzistas kontraŭaj aŭ malklaraj informoj en la komuniko, sed mi esperas, ke mia intenco estas klara: Necesas pli akurate prezenti la aferon ĉi tie. --[[Vikipediisto:Kunar|Kunar]] 19:59, 16. Jan 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Junulara E-Semajno".