Pueblo-indianoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alidirektigis al Pueblo
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Pueblo01.png|thumb|<center>situo de la puebloj kaj najbaraj indianaj rezervejoj en Nov-Meksiko]]
#ALIDIREKTU [[pueblo]]
 
'''Pueblo-indianoj''' aŭ '''pueblo-kulturo''' nomatas tiuj el la [[indiano|indianaj]] popoloj de [[Norda Ameriko]], kiuj loĝas en [[pueblo]]j.
 
Al la pueblo-kulturo apartenas la anoj de la indianaj popoloj [[hopioj]] (Hopi), ''Keres'', ''Acoma'', [[kioŭa-tanoa lingvaro|Tano]], zunjioj (Zuñi) kaj iliaj antaŭuloj de la [[Anasazi-kulturo]].
 
Iuj centroj de la pueblo-kulturo estas (la nacia parko) [[Nacia Parko Mesa Verde|Mesa Verde]] en [[Kolorado]], la (kultura nacia historia parko) ''[[Nacia Historia Parko de la Ĉako-kulturo|Kanjono Ĉako]]'' en [[Nov-Meksiko]] kaj la (nacia monumento) ''Kanjono de Ĉeli'' en [[Arizono]].
 
== Lingvoj kaj vivoregiono ==
[[dosiero:AcomaPueblo.jpg|thumb|<center>domoj el tradiciaj brikoj de la popolo ''Acoma'']]
[[dosiero:Taos Pueblo3.jpg|thumb|<center>bildo de la pueblo Taos]]
La pueblo-indianoj vivas en la nordo de [[Meksiko]] kaj en la nuntempaj ŝtatoj [[Arizono]] kaj [[Nov-Meksiko]] de [[Usono]], sur la [[Kolorado-altebenaĵo]] kaj borde de la rivero [[Rio Grande]] kaj siaj alfluaj riveroj. Dum la 16-a jarcento en proksimume 90 loĝlokoj vivis pli ol 40.000 homoj. Nuntempe nur 30 lokoj ankoraŭ estas loĝataj.
 
La pueblo-indianoj parolas plurajn diversajn lingvojn. La plej granda lingvaro nomatas ''Tano'' aŭ "tanoa lingvaro" kaj apartenas al la [[kioŭa-tanoa lingvaro]]. La tanoa lingvaro konsistas el tri precipaj lingvoj, la tiŭa, texua kaj toŭa. La tiŭa paroliĝas fare de la loĝantoj de la puebloj ''Taos, Picuris, Sandia'' kaj ''Isleta''. La teŭa estas la lingvo de la puebloj ''Nambe, Pojoaque, San Ildefonso, San Juan, Santa Clara '' kaj ''Tesuque''. ''Jemez'' estas la sola pueblo, en kiu nuntempe ankoraŭ parolatas la toŭa lingvo. Plia lingvaro nomatas ''Keres'' respektive "keresa lingvaro". Inter la Tano-parolantoj borde de la Rio Grande kaj siaj alfluaj riveroj dise situas la Keres-loĝlokoj ''Cochiti, Santo Domingo, San Felipe, Santa Ana'' kaj ''Zia'', pli okcidente ankaŭ ''Laguna'' kaj ''Acoma''. Ankoraŭ pli okcidente situas la pueblo ''Zuñi'', kies loĝantoj, la zunjioj, parolas samnoman lingvon. La zunjia lingvo apartenas al la [[penuta lingvaro]] kaj ne parencas al iu ajn alia lingvo de la sudokcidento de Usono, ĉar la aliaj parolantoj de la penuta lingvaro vivas en [[Kalifornio]]. En la nordo de Arizono, sur tri [[tablomonto]]j de la [[Kolorado-altebenaĵo]], vivas la [[hopioj]], kiuj lingve apartenas al la ŝoŝona branĉo de la [[jut-azteka lingvaro]].
 
Laŭ la situo de la loĝlokoj la pueblo-indianoj divideblas en du grupojn. La "orientaj pueblo-indianoj" (parolantoj de la tanoa kaj keresa lingvaroj) vivas borde de la rivero [[Rio Grande del Norte]] kaj ties alfluaj riveroj. Ili pro la riveroj havas konstantan akvofonton, kiu permesas akvuman agrikulturon. La "okcidentaj pueblo-indianoj" (hopioj, zunjioj, ''Acoma'' kaj ''Laguna'') manke de konstanta akvoprovizo devas elturniĝi per agrikulturo sen regula akvumo.
 
[[Kategorio:Etnoj en Nordameriko]]
[[Kategorio:Indianoj]]
 
[[ca:Pueblo]]
[[de:Pueblo-Kultur]]
[[en:Pueblo]]
[[es:Indios pueblo]]
[[fa:پوئبلو]]
[[fi:Pueblo-kulttuuri]]
[[fr:Pueblos]]
[[he:פואבלו]]
[[id:Pueblo]]
[[it:Pueblo]]
[[ja:プエブロ]]
[[lt:Pueblų kultūra]]
[[nl:Pueblo (cultuur)]]
[[pl:Pueblo]]
[[simple:Pueblo]]
[[sv:Puebloindianer]]
[[tr:Pueblo]]
[[zh:普埃布羅族]]