Skitoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: simple:Scythians
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Tiuj [[rajdo]]militantoj estis famaj [[Arkopafado|arkopafistoj]] kaj varbitis ofte kiel [[soldulo]]j. En la [[urboŝtato]]j (''[[poliso (urboŝtato)|polisoj]]'') de [[antikva epoko|antikva]] [[Grekio]], ili servis kiel [[polico]].
 
En la [[8-a jarcento a.K.]] la skitoj migris en la areon norde ka oriente de la [[Nigra maro]] kaj ili forpelis de tie la [[cimeroj]]n. La setlejo de la skitoj etendiĝis baldaŭ de la sudrusaj stepoj al [[Danubo]], sed ankaŭ al Sud[[siberio]] kaj [[Centra Azio]]. La skitoj entreprenis plej ofte milit- kaj rab-irojn al [[Mezeŭropo]]. En la [[7-a jarcento a.K.]] la skitoj komencis atakon en [[Malgrand-Azio]], kie ili neniigos la imperion de [[Urartu]] kaj de tie daŭris rabirojn ĝis al [[Palestino]]. En la jaro [[-594]] ili estis venkitaj farfare de [[medoj]] sub gvido de [[Kyaxares la 2-a]], tiel la skitoj retiriĝis al sia [[Eŭropo|eŭropa]] hejmo. En la jaro [[-513]] kondukis la [[persoj|persa]] reĝo [[Darius la 1-a]] de la Granda sensukcesan militiron kontraŭ la skitoj kun grandega armeo de pluraj centmiloj da soldatoj. Ekde la [[4-a jarcento a.K.]] la skitoj estis premataj fare de la fortiĝanta parenca popolo [[sarmatoj]]. La skitoj povis vivteni sin nur en la [[Krimeo]] ĝis la [[1-a jarcento a.K.]]. Unu el la plej konataj reĝoj de la skitoj estis [[Atheas]], kiu militiris kontraŭ [[Filipo la 2-a de Makedonio]] kiel pli ol 90-jaraĝa oldulo.
La arkeologiaj restaĵoj baziĝas nur sur eltombigoj de la tomboholmoj (''[[kurgano]]j''), kiuj enhavis inter aliaj [[oro|oraĵo]]jn, [[silko|silkaĵo]]jn, [[armilo]]jn, [[ĉevalo]]jn (skeletojn) kaj [[homoferto]]n. Mondkonatas la "[[Oro de la skitoj]]", altvaloraj oroforĝaĵoj, kiuj inter alie montras la militantajn skitojn en naturfidela ilustraĵo. La parte bona stato de la restaĵoj dankeblas al [[Mumio|Mumiigaj teĥnikoj]] kaj al [[ĉiamfrosto]]. La skitoj ne postlasis skribaĵojn, sed ili estis detale priskribitaj farfare de la [[Grekio|greka]] [[historiisto]] [[Herodoto]]. En la epoko de la [[popolmigrado]] la [[gotoj]] estis rigardataj farfare de [[Jordanes]] kaj aliaj historioskribantoj kiel "tribo de skitoj".
 
La originlando de la skitoj estis donata en malnovaj fontoj kiel ''Gerrhos''. La skitoj kunportis siajn preparitajn mortintoj al tiu lando spite de la kelkfoje tre longa vojo.