Bekfluto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 428:
Ĉe la sojlo inter renesanco kaj baroko [[Claudio Monteverdi]], krom [[trumpeto]]jn, [[trombono]]jn kaj [[kordinstrumento]]jn, uzis bekflutojn en la [[orkestro|orkestrado]] de sia [[opero]] [[L'Orfeo]].
 
Ankaŭ en la frua baroko kreiĝis la unua kaj ĝis hodiaŭ plej granda verkaĵo sola por bekflutoj, la ''Fluyten Lust-hof'' (eldonita en tri volumoj de 1648 ĝis 1654), farfare de la flutisto blinda [[Jacob van Eyck]] el [[Utrecht]], Nederlando. Ĉi tio estas tre granda kolekto de tiame amataj dancoj, kantoj kaj himnoj, ĉiuj havantaj iujn [[variacio]]jn, nomatajn "modi". La variadoj sinsekve iĝis pli virtuozaj kaj petolemaj. Jacob van Eyck probable uzis bekfluton en c5, faritan el unu peco kaj kun preskaŭ cilindra boraĵo, kiu similis al tiuj de la Renesanco.
 
[[Antonio Vivaldi|Vivaldi]] verkis tri konĉertojn por la "flautino" kaj postulis la saman muzikilon en sia orkestro opera. En prezentoj modernaj oni komence pensis, ke la flautino estis [[fluteto]]. Nuntempe oni kutime akceptas, ke la "flautino" estis bekfluto, kies plej malalta noto estis aŭ d5 aŭ f5. Krome, li verkis aliajn tre virtuozajn konĉertojn por bekflutoj en f4 aŭ g4 kaj kordinstrumentoj.
 
[[Bekfluto#La_Familio_Bekfluta|Aldbekfluto]]j estas uzata en la 2-a kaj 4-a [[Brandenburga Konĉerto|Brandenburgaj Konĉertoj]] de [[Johann Sebastian Bach|J.S. Bach]]. En la 4-a Brandenburga Konĉerto en G-maĵoro, Bach postulis du "flauti d'echo-jn". La muzikologo [[Thurston Dart]] erare sugestis, ke ĝi destiniĝis por [[flaĝoleto]]j ĉe pli alta tonalto. Fakte, en disko sub direktado de [[Neville Marriner]], uzante eldonojn farfare de Dart, la konĉerto ludiĝis ĉe unu oktavo pli alte ol kutime per sopranetbekflutoj. Oni povas argumenti, ke la muzikiloj kiujn Bach identigis kiel "flauti d'echo-j" estis [[eĥofluto]]j, ekzemplero el kiuj travivas ĝis hodiaŭ en [[Lepsiko]], [[Germanio]]. Ĝi konsistis el du bekflutoj en f' konektataj per flanĝoj ledaj: unu muzikilo fabrikiĝis por mallaŭta ludado kaj la alia por laŭta ludado. Bach ankaŭ verkis [[kantato]]jn kaj [[pasionmuziko]]n por bekfluto. Tamen liaj Flut[[sonato]]j verkiĝis por fluto transversa.
 
En [[Britio]], [[Henry Purcell]], inter aliaj, uzis bekflutojn en sia muziko. Pli malfrue [[Georg Friedrich Händel]], dum sia longa periodo kreiva en [[Londono]], verkis multegajn bekflutsonatojn kun [[basso continuo]], ekzemple "The Fitzwilliam Sonatas", kiuj estis kromproduktoj de lia komponado de [[suito]]j, [[opero]]j kaj [[oratorio]]j. Multaj temoj kaj motivoj el tiuj verkaĵoj reaperis en lia [[ĉambromuziko]] por bekfluto. Krome, en tiu epoko, muzikistoj amatoraj preferis bekflutojn por ludi melodiojn. Ankaŭ oni transskribis multajn komponaĵojn renomajn por bekflutoj, ekz. [[La Follia|Folliaj-variacioj]] farfare de de [[Arcangelo Corelli]].
 
Aliajn tradiciajn komponaĵojn barokajn verkis [[Jacques Hotteterre]], [[Monsieur Naudot]] kaj la samnomaj kuzoj [[Jean-Baptiste Loeillet]]. La listo inkluzivas la samepokulojn de Vivaldi: [[Benedetto Marcello]], [[Giuseppe Sammartini]] kaj [[Francesco Mancini]]. Krom Bach, la germanoj [[Johann Mattheson]] (el [[Hamburgo]]) kaj [[Georg Philipp Telemann]] komponis muzikon elstaran por bekflutoj.
 
Ĉe la Baroko malfrua la bekfluto longe kunekzistis kun la kreskanta fluto transversa. Aparte impona ekzemplo de ĉi tio estas la Konĉerto en E-bemolo por Bekfluto, Fluto Tranversa kaj Kordorkestro, farfare de de Telemann.
 
===La malkresko de la bekfluto===
 
Post la [[18-a jarcento]] la uzo de la bekfluto malkreskis, kaj ĝin anstataŭis la fluto transversa. Kun la kresko de orkestroj grandaj, oni komencis preferi la pli laŭtan sonon de la fluto tranversa. Ankaŭ komponistoj komencis postuli ŝanĝojn dinamikajn en sia muziko, kiujn oni malfacile ludas per bekflutoj. Do, la bekfluto tre malofte uziĝas en la [[klasika muziko|klasika]] kaj [[romantika muziko]]. Ĝis 1750 oni uzis la vorton "fluto" por celi la bekfluton, kaj nomis la fluton transversan la "traverso"-n. Poste, la kreskanta dominado de la "traverso" kaŭzis, ke la vorto "fluto" komencis signifi la fluton transversan. Por celi bekfluton, oni devis specife diri "bekfluto". En la frua 20-a jarcento, ĝi sufiĉe maloftis, tiel ke [[Igor Stravinski|Stravinsky]] pensis, ke ĝi estas tipo de [[klarneto]], pro ĝia aspekto ekstera. La preskaŭ lasta uzo de bekfluto estis kiel mistera, transmonda sono en la opero [[Orfeo ed Euridice]] farfare de de [[Gluck]]. En la 19-a jarcento la bekfluto akiris klavojn kaj renomiĝis [[ksakano]] aŭ "flute douce" (dolĉa fluto). Oni verkis ĉirkaŭ okcent muzikpecojn por ksakano, sed ĝi tre malofte uziĝas hodiaŭ.
 
===Reviviĝo moderna===
Linio 472:
* fingradoj alternaj por ebligi ŝanĝojn dimamikajn.
 
Ekzemplo de ĉi tio estas la komponaĵoj "Bavardage", farfare de [[David Murphy]], kaj "Music for a Bird", farfare de de Hans Martin Linde. Estas bona priskribo pri ĉi tiuj kaj aliaj teknikoj en libro farfare de Walter van Hauwe.<ref>Walter van Hauwe, ''The Modern Recorder Player (La Bekflutisto Moderna)'', Volumo III, Schott, 1992. ISBN 0-946535-19-1.</ref>
 
Foje ĝi uziĝas en muziko populara, inkluzive tio de bandoj kiel: