Diskuto:Junulara E-Semajno: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 27:
:::La oficiala komuniko estas ĉefe varbado, ne detalriĉa klarigo por forigi miskomprenojn. Ĝi ne estas tre fidinda fonto, ĉar ĝi miksas la anoncon de la unua JES per la deziroj de la organizantoj. La aprobo de la GEJ-jarĉefkunveno ne estis por la vizioj, sed nur por la unua JES. Mi povus investi multan tempon por mencii aliajn punktojn, kie ekzistas kontraŭaj aŭ malklaraj informoj en la komuniko, sed mi esperas, ke mia intenco estas klara: Necesas pli akurate prezenti la aferon ĉi tie. --[[Vikipediisto:Kunar|Kunar]] 19:59, 16. Jan 2009 (UTC)
::::Bone, vi konvinkis min, precipe per la mencio pri la detaloj de la kontrakto kaj la jarĉefkunvena protokolo. Tial mi dume ŝanĝis la vortumon pri JES en la artikoj IS kaj AS de "ekde 2009/2010" al "dum 2009/2010" kaj aldonis informon ke sekva sorto de la aranĝoj estas ankoraŭ decidenda. La enkondukajn frazojn mi tamen lasis kun "ĝis 2009 estis aranĝo...", ĉar se la aranĝo nuntempe haltigis sian ritmon kaj ĝia sorto ne estas klara, mi opinias taŭga noti tion tiel ĉi ke ĝis 2009 ĝi regule okazadis kaj nun ĝi haltas kaj sekva evoluo estas decidenda post la 1-a JES. Sed kvankam mi certe fidas al viaj informoj, estus tre bone se oni povus baldaŭ aldoni fontindikon por tiu informo (pri la portempeco de la kontrakto resp. decidendeco pri la venonta fojo), ĉar nuntempe tiu informo ŝajnas parte kontraŭdiri kun la gazetkomunikilo kiu ja, kvankam laŭ viaj vortoj malpli serioza, estas same eldonita de ia. GEJ-estraro kaj malkiel la jarĉefkunvena protokolo (kaj la kontrakto) ĝi estas publike konsultebla (en la retpaĝaro) kaj do uzenda kiel fonto. Do ni esperu, ke la protokolo ie baldaŭ oficiale aperos - ĉu rete, ĉu surpapere. Kaj se vi trovos ĝin ie, mi petas vin bv. tuj aldoni la fonton al la artikoloj. Kaj se vi opinius ankoraŭ iuj informoj el tiuj supre de vi listitaj aldonendaj, bv. ĉu skribi ĉi tie ĉu mem klopodu enmeti ilin. [[Vikipediisto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] 01:10, 17. Jan 2009 (UTC)
:::::La nuna vortumado estas multe pli akceptebla. Mi ankoraŭ ne relegis ĉiun etan frazon, sed la plej grava afero estas, ke jam la unua alineo bone informas.
:::::Rilate al publike haveblaj fontoj: Mi petis la JES-organizantojn en la samaj du retmesaĝoj, en kiuj mi demandis pri la detaloj, fari duan komunikon, kiu klarigas ĝuste tiujn detalojn. Aldone mi jam ricevis la kontrakton de Julia Hell, kiu samtempe petis Paul Ebermann enretigi ĝin ĉe la GEJ-TTT-ejo. --[[Vikipediisto:Kunar|Kunar]] 16:16, 17. Jan 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Junulara E-Semajno".