Görlitz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
Fondiĝis tie Esperanto-grupo en [[1907]]. La 27-an de januaro [[1909]] vespere okazis en „[[Englischer Garten (Görlitz)|Englischer Garten]]” propaganda kunveno, kiu estis bone vizitata. Komercisto [[Ferdinand Mally]] faris efikan paroladon. Oni sukcesis aranĝi en la komercista unuiĝo kurson, gvidatan de s-ro Mally, kun 26 partoprenantoj. Mally ankaŭ gvidis kurson por la oficistaro de la firmao Otto Strassburg kaj fondis komercistan Esperanto-oficejon.
 
La 15-an de decembro [[1910]] unuiĝis tie societo de esperantistaj gekomercistoj por festo je la honoro de d-ro Zamenhof. Post parolado de Ferdinand Mally la ĉeestantoj konsentis pri fondo de nova grupo, kiu nomiĝis „[[Esperanta Societo Zamenhof]]”. Estas jam la tria grupo fondita de Mally. Anstataŭ s-ro Seidel, kiu eksiĝis el sia ofico, d-ro Giebel, Elisabethstr. 43, estas elektita prezidanto. La societo „Zamenhof” decidis aliĝi al [[GEA]]. La societo „Zamenhof” festis la unuan datrevenon de sia fondiĝo. Al aŭskultantaro de preskaŭ 500 personoj estis prezentata bonega parolado de d-ro [[Cornelius Göbel]], teatraĵo, deklamoj kaj kantoj. Kvankam la festo ne estis aranĝita por propaganda celo, tamen aliĝis al la grupo kelkaj novaj membroj kaj anonciĝis 36 kursontoj. Komenciĝis du novaj kursoj.
 
La Esperanto-Societo Zamenhof festis la 7-an de februaro [[1911]] sian unuan [[vintrofesto]]n en bele ornamita salono. La anoj vestis sin per diversaj naciaj [[kostumo]]j, multaj gastoj ĉeestis kaj partoprenis en nova kurso. S-ro Bräuer, instruisto en la [[reallernejo]], paroladis pri Esperanto en la ĉefkunveno de la instruista unuiĝo kaj akiris multan aplaŭdon per siaj interesaj pritraktoj.