Antverpena lingvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj) |
PaulP (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 51:
La '''virgenra nedifina artikolo''' (kiu rilatas al virgenraj substantivoj) estas ''nen'' se la vorto, kiu sekvas, komenciĝas per vokalo, per b, d aŭ t (ekzemple ''nen ond, nen boêr, nen dief, nen tore'') kaj ''ne'' en ĉiuj aliaj okazoj (ekzemple ''ne man, ne smoel, ne frak''). La '''ingenra nedifina artikolo''' estas ĉiam ''een'' (ekzemple ''een kösvrou, een dochter''). La '''sengenra nedifina artikolo''' (kiu rilatas al sengenraj substantivoj) estas ''een'' se la vorto, kiu sekvas, komenciĝas per vokalo, per b, d aŭ t (ekzemple ''een idool, een biêst, een doekske, een tafeltshe'') kaj ''e'' en ĉiuj aliaj okazoj (ekzemple ''e vaereke, e maske, e fiêst''). En pluralo la antverpena ne havas nedifinan artikolon, same kiel ĉiuj aliaj ĝermanaj lingvoj.
==Umlaŭto==
Unu el la grandaj trajtoj de la antverpena estas la [[umlaŭto]]. En la nederlanda ĝi apenaŭ ekzistas, krom el kelkaj okazoj kiel ''stad -> steden''. En la germana ĝi estas tre ofta: ''Baum -> Bäumchen'' ([[diminutivo]]), ''kurz -> kürzer'' ([[komparativo]]), ''fallen -> fällt'' ([[verbo]]). Tiu fenomeno ekzistas tute same en la antverpena: ''boêm -> bùmmeke'' (diminutivo), ''zwaar -> zworder'' (komparativo) kaj ''kruipe -> kröpt'' (verbo).
En la germana la umlaŭto havas kvar formojn a -> ä, o -> ö, u -> ü, e -> i. En la antverpena ekzistas 13.
==Kuriozaĵoj==
|