Henriko la 6-a (Sankta Romia Imperio): Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
e
e
En aprilo 1191 la [[papo]] kronis Henrikon kaj Konstancon kiel imperiestro kaj imperiestrino. Tamen ne tute facilis la akiro de Sicilio: la nobeloj de suda Italio agnoskis [[Tankredo (Sicilio)]], nepo de [[Roĝero la 2-a (Sicilio)]], kiel reĝo. Henriko sieĝis [[Napolo]]n sed devis reveni al Germanio (kie denove Henriko la Leono ribelis) post kiam epidemio frapis lian armeon. Dume Konstanca restis en [[Salerno]] sed la civitanoj transdonis ŝin al Tankredo, kiu liberigis ŝin nur post interveno de la papo. Tamen Henriko bonŝancis kiam Duko [[Leopoldo la 5-a (Aŭstrio)]] kaptis [[Rikardo la 1-a (Anglio)|Rikardon la 1-a]], reĝo de Anglio, kaj cedis lin al Henriko, kiu ricevis elaĉeton de 150,000 arĝentaj markoj - tiutempe giganta sumo. Pro tio Henriko povis pagi grandan armeon por invadi Italion.
 
En januaro 1194 li subskribis traktaton kun la urboj de norda Italio, kiuj permesis lin libere transiri iliajn teritoriojn. La sekvantan aprilon estiĝis akordo kun Henriko la Leono. En februaro 1194 mortis Tancred, kies filo, [[Vilhelmo la 3-a (Sicilio)]], estis nur kvar-jara. Preskaŭ senreziste Henriko eniris [[Palermo]]n, la ĉefurbo de la sicilia regno la 20-an de novembro. Tie li kroniĝis la 25-an de decembro. Laŭdire li kastrigis kaj blindigis la junan Vilhelmon kaj mortbruligis multajn siciliajn nobelojn. Li estis tiam la plej potenca monarĥo de Eŭropo. Malsukcese li klopodis persvadi la germanojn ke la imperio iĝu hereda.
 
En 1197, pro lia tirana politiko en Italio estis ribelo, aparte en suda Sicilio kie la popolo estis plejparte araba. Liaj soldatoj kruele subpremis la ribelon. La saman jaron li preparis sin pro krucmilito sed la 28-an de septembro li mortis ĉe [[Mesino]] pro [[malario]].
3 443

redaktoj