Mary Wollstonecraft: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FlaBot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: ku:Mary Wollstonecraft |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 2:
Nomo = Mary Wollstonecraft |
Portreto = Marywollstonecraft.jpg |
Priskribo = Portreto
Grandeco de bildo = 210 |
Dato de naskiĝo = [[27-a de aprilo]] [[1759]] |
Linio 23:
== « La unua el nova genro » ==
[[Dosiero:OrigStoriesBlake.jpg|thumb|210px|Kovro de la [[1791]]-eldono de la ''[[Originalaj Rakontoj el la Reala Vivo]]'' (desegnita
Post la morto de Fanny Blood, Wollstonecraft revenis al [[Britio]], kie ŝi trovis postenon kiel guvernistino de la respektinda familio Kingsborough en [[Irlando]]. Kvankam ŝi ne vere plaĉis al Sinjorino Kingsborough<small><ref>Vidu ekzemple Todd, 106-7.</ref></small>, la geinfanoj ŝatis ŝin kaj opiniis, ke ŝi estas bona instruistino. Unu el la infanoj, Margaret King, pliposte diris ke Wollstonecraft « ''liberigis ŝian menson el ĉiuj superstiĉoj'' »<small><ref>Todd, 116.</ref></small>. La sperton akiritan de Wollstonecraft dum tiu jaro oni povas sensi en ŝia sola porinfana libro, ''[[Originalaj Rakontoj el la Reala Vivo]]'' ([[1788]]).
Mary estis frustrita de la malmultaj karieraj perspektivoj por ja respektinda sed malriĉa virino : tiun obstaklon ŝi elokvente detalis en unu ĉapitro de siaj ''Pensoj pri la Edukado de Filinoj'', titolita « ''Malfeliĉa Situacio de Virinoj Laŭmode Edukitaj kaj Forlasitaj Sen Riĉeco'' ». La juna fraŭlino do decidis, post nur unu jaro kiel guvernistino, komenci [[Literaturo|literaturan karieron]]. Tio estis kompreneble drasta elekto, ĉar tre malmultaj virinoj tiam kapablis vivteni sin per skribado. Ŝi skribis en [[1787]] al sia fratino Everina, ke ŝi provis fariĝi « ''la unua el nova genro'' »<small><ref>Wollstonecraft, Mary. ''The Collected Letters of Mary Wollstonecraft''. Ed. Janet Todd. New York: Penguin (2003), 139.</ref></small>. Mary transloĝiĝis al [[Londono]] kaj, danke al la helpo de la [[Liberalismo|liberala]] eldonisto [[Joseph Johnson]], trovis lokon por vivi kaj verki<small><ref>Todd, 123; Tomalin, 91-2.</ref></small>. Ŝi lernis la [[Franca lingvo|francan]] kaj la [[Germana lingvo|germanan lingvojn]], kaj tradukis kelkajn tekstojn<small><ref>Todd, 134-5.</ref></small>, interalie ''Pri la Graveco de Religiaj Opinioj'' de [[Jacques Necker]] aŭ ''Elementoj de Moralo, por Uzo
Dum en Londono, Mary Wollstonecraft spertis amrilaton kun la artisto [[Henry Fuseli]], kvankam tiu ĉi jam estis edziĝita. Ŝi skribis, ke ŝi estis kvazaŭ sorĉita de lia genio, de « ''la nobleco de lia animo, lia rapida komprenpovo, kaj lia adorinda kompato'' »<small><ref>Citita
== Francio kaj Gilbert Imlay ==
Linio 68:
| style="text-align: center;" | <small>Mary Wollstonecraft, ''Pensoj pri la Edukado de Filinoj'' ([[1787]])
|}
Unu jaron poste, la verkistino publikigis alian edukadan tekston, tiufoje porinfanan libron. En ''[[Originalaj Rakontoj el la Reala Vivo]]'' (anglalingve ''Original Stories from Real Life''), du junaj knabinoj, Mary kaj Caroline (nomitaj tiel laŭ du el la filinoj de Sinjorino Kingsborough) estas lernigitaj de S-ino Mason, saĝa, bonkora kaj patrina persono. Tra la rakontoj, Wollstonecraft emfazas la gravecon de racia penso por la edukado de knabinoj<small><ref>Myers, Mitzi. "Impeccable Governesses, Rational Dames, and Moral Mothers: Mary Wollstonecraft and the Female Tradition in Georgian Children's Books." ''Children's Literature'' 14 (1986): 31-59.</ref></small>. Tio fariĝis tipa kaj daŭra temo en ŝiaj postaj verkoj. S-ino Mason kuraĝigas la kompaton de Mary kaj Caroline por bestoj aŭ por la mizeruloj, sed atentigas la knabinojn precipe diligente, ke ili ne devu sole aŭskulti siajn kortuŝojn : nur justa ekvilibro inter racio kaj pasio ebligos ilin fariĝi humanaj virinoj. La libro spertis naŭ eldonojn, antaŭ finfine elĉerpiĝi en [[1818]]<small><ref>National Union Catalogue.</ref></small>. La dua eldono, presita en [[1791]], entenis desegnaĵojn
=== ''Pravigo de la Rajtoj de Homoj'' (1790) ===
En [[1790]], [[Edmund Burke]] publikigis siajn ''Pensojn pri la Revolucio en Francio''. Burke, kiu antaŭe apogis la [[Usona Revolucio|Usonan Revolucion]], ŝokis siajn samtempulojn pro sia senindulga kritiko de la [[Franca revolucio de 1789|Franca Revolucio]]. Lia libro iniciatis tion, kio hodiaŭ nomiĝas la « Revolucian Debaton » (''Revolution Controversy'') : la teksto de Burke kaŭzis la redaktadon de multnombraj, kontraŭstaraj pamfletoj<small><ref>Vidu ekzemple Marilyn Butler, ed., ''Burke, Paine, Godwin, and the Revolution Controversy'', (Cambridge: Cambridge University Press, 2002).</ref></small>. La ''[[Pravigo de la Rajtoj de Homoj]]'' (''Vindication of the Rights of Men''),
{| class="toccolours" style="float: left; margin-left: 1em; margin-right: 2em; font-size: 100%; background:#c6dbf7; color:black; width:30em; max-width: 40%;" cellspacing="5"
Linio 90:
Restas necerte, ĉu Wollstonecraft opiniis, ke virinoj estas egalaj al viroj. Ŝi kompreneble ne estis [[Feminismo|feministo]] laŭ la moderna signifo de la vorto (en la angla, la vortoj "feministo" kaj "feminismo" ne aperis antaŭ la [[1890|1890-aj jaroj]]<small><ref>''Oxford English Dictionary''</ref></small>), ĉar ŝi postulas nek egalajn rajtojn por virinoj nek [[Baloto|balotrajton]] en siaj verkoj. Ŝi ja asertas, ke ĉiuj viroj kaj virinoj estas egalaj en la okuloj de [[Dio]], kaj devas obei la samajn moralajn leĝojn<small><ref>Vidu ekzemple Wollstonecraft, ''Vindications'', 126, 146.</ref></small>. Tamen, tiaj klamadoj pri egaleco iom kontrastas kun aliaj citaĵoj, kiuj ŝajnas respekti la superecon de vira forto kaj viraj valoroj<small><ref>Wollstonecraft, ''Vindications'', 110.</ref></small>. En famkonata kaj ambaŭsenca ekstrakto, la verkistino skribas : « ''Oni ne konkludu, ke mi deziras inversigi la naturan ordon ; mi jam koncedis, ke pro la konstituo de siaj korpoj, viroj estis ŝajne elektitaj de Providenco por atingi virton de pli alta grado. Mi parolas kolektive pri la tuta sekso; sed mi ne vidas eĉ la plej etan kialon por konkludi ke iliaj virtoj devus malsami pro ilia naturo ''[kompare kun tiuj de virinoj]''. Fakte, kiel do, se virto havas nur unu eternan normon? Mi do devas, se mi rezonas konsekvence, persiste aserti, ke ili iras en la saman simplan direkton, tiom certe ke ekzistas Dio'' »<small><ref>Wollstonecraft, ''Vindications'', 135.</ref></small>.
Unu el la plej severaj kritikoj
Krom la ĝeneralaj filozofaj argumentoj, Wollstonecraft ankaŭ ellaboras originalan edukadan planon. En la 12-a ĉapitro, « ''Pri Nacia Edukado'' », ŝi proponas, ke ĉiujn infanojn oni sendu al « ''kampara taga lernejo'' » (''country day school''), kaj ke oni ankaŭ eduku ilin hejme, por « ''inspiri amon de hejmo kaj de la hejmaj plezuroj'' ». Ŝi cetere asertas, ke lernanteco devus estis gea, ĉar viroj kaj virinoj, kies edziĝoj estas « ''la cemento de socio'' », devus esti « ''edukitaj laŭ la sama modelo'' ».
Linio 101:
La du [[romano]]j de Wollstonecraft ambaŭ temas pri la ofte tre malfacilaj vivkondiĉoj de virinoj dum la [[18-a jarcento]]. En ŝia unua romano verkita en [[1788]], ''[[Mary : Fikcio]]'' ([[Angla lingvo|anglalingve]] ''Mary : A Fiction''), la samnoma persono estas unue malestimita kiel infano, sed subite fariĝas grava heredantino. Ŝiaj gepatroj konsekvence aranĝas ŝian profiteman geedziĝon kun viro, kiun ŝi eĉ neniam trafis. La edzo de Mary, Charles, rapide malaperas el la romano, kaj la plej granda parto de la teksto sekve rakontas la amikecon inter Mary kaj ŝia malsana amikino, Ann. Ili kune vojaĝas al la [[Eŭropo|eŭropa kontinento]], tiel esperante plibonigi la sanon de Ann, sed tute vane : Ann finfine mortas. Dum sia restado en Eŭropo, Mary trafas kaj enamiĝas en Henry : post la morto de Ann, Mary kaj Henry decidas reveni al [[Anglio]]. Ankaŭ Henry estas serioze malsana, sed Mary restadas kun li kaj lia patrino ĝis lia morto. Mary neniam refortiĝas post la malapero de Ann kaj Henry : kiam la edzo reaperas je la fino de la libro, ŝi ne kapablas dormi kun li en la sama ĉambro. La fino de la romano sugestas, ke ŝi verŝajne mortos je frua aĝo. Samkiel ''Maria'', tiu romano estas komento pri [[edziĝo]]. Neniu edziĝo estas feliĉa en la teksto, kaj okaze de ŝia fina agonio, Mary « ''pensis ke ŝi hastis al tiu mondo, kie ekzistas nek edziĝo, nek edziĝpremo'' ». La nuraj sukcesaj rilatoj en la romano estas fakte amikecoj, sed eĉ ili tragike ĉesiĝas.
''Maria'' ([[1798]]) estas nefinita romano, kaj estas ofte rigardata kiel la plej radikala verko de Mary Wollstonecraft<small><ref>Taylor, Barbara. ''Mary Wollstonecraft and the Feminist Imagination''. Cambridge: Cambridge University Press (2003), Ĉapitro 9.</ref></small>. Ene ŝi priskribas multajn el « ''la malbonaĵoj de virino'' », ne nur individue sed ankaŭ laŭ sistema analizo. La ĉefpersono, Maria, estas enkarcerigita en frenezulejo
=== ''Leteroj Verkitaj en Svedio, Norvegio kaj Danio'' (1796) ===
La ''Leteroj'' verkitaj
== Listo de verkoj ==
Linio 179:
== Eksteraj ligiloj ==
* '''(en)''' [http://www.gutenberg.org/browse/authors/w#a84 Verkoj de Wollstonecraft ĉe la Projekto Gutenberg]
* '''(en)''' [http://www.gutenberg.org/etext/16199 Memuaroj de la Verkistino de Pravigo de la Rajtoj de Virion],
*'''(en)''' [http://www.historyguide.org/intellect/wollstonecraft.html Mallonga biografio] ĉe The History Guide
|