Świdnica: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 67:
 
Okazis en [[1910]] festa kunveno de la tiea grupo, por soleni la unuan datrevenon de la fondiĝo. En ornamita salono kunvenis krom multaj membroj ankaŭ gastoj el diversaj najbaraj lokoj, kiuj transdonis la salutojn de siaj grupoj. Prof. L. Huebner salutis la ĉeestantojn, sekvis la kutimaj deklamoj, kantoj, teatraĵoj ktp. La unuiĝo de la [[popola biblioteko]] decidis enmeti en la katalogon kelkajn verkojn esperantajn; en la [[legoĉambro]] troviĝis paperujo kun propagandiloj esperantaj. Okaze de la ĉefkunveno de loka Esperanto-grupo en [[1910]] estis elektitaj Edmund Schulz (prezidanto), prof. L. Huebner (vicprezidanto), [[Johannes Zuckschwerdt]] (kasisto), Rittner (sekretario), s-inoj Oberschelp, Priesemuth kaj Rother kaj s-ro Weber (bibliotekisto). La semajnaj kunvenoj okazas ĉiulunde je la 8-a en „[[Logenrestaurant]]”. La grupo aliĝis al [[UEA]]. La grupo entreprenis ekskurson al [[Zobten]], dum kiu malgraŭ la ne tute favora vetero ĉiuj bone amuziĝis. Ankaŭ tie estis solene festita la [[15-a de decembro]] [[1910]]. El la multaj prezentaĵoj estas citinda la paroladon de [[Edmund Schulz]] kaj la deklamojn de prof. d-ro L. Huebner. Li ankaŭ paroladis en [[Gewerbeverein]] pri Esperanto. Interalie li faris la proponon, organizi en la ekspozicio industria, kiu okazos en [[1911]] en tiu urbo, specialan fakon por Esperanto. Plie la societo intencas aranĝi kune kun la komerca ĉambro publikan propagandan kunvenon. La loka komeca ĉambro inskribis formalan apogon al Esperanto en siaj aktoj. En [[1911]] en la granda ekspozicia halo estis rezervita tre oportuna loko por la esperanta ekspozicio.
 
Loka Grupo de [[GEA]] en publika kunveno, aranĝita la 30-an de oktobro [[1913]] en la festĉambrego de la Jaehner'a instituto, post salutoj de la prezidanto Edmund Schulz, parolis [[Arnold Behrendt]] el Breslau pri la temo „Ĉu Esperanto vivas?” La parolado tre interesis la eble 150 ĉeestantojn; en la diskutado kontraŭuloj de Esperanto ne aŭdigis sin. Kurso komenciĝis la 3-an de novembro en ĉambro de urba lernejo.
 
En la tiea [[liceo]] de [[Ursulino-monaĥinejo]] [[Esperanto]] estis enkondukita kiel nedeviga instrufako [[1924]]. Dek ok lernantinoj estas instruataj de la direktorino mater Augustina. Prof. L. Huebner instruis 10 monaĥinojn.