Świdnica: Malsamoj inter versioj

1 510 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
 
Dum [[Unua mondmilito]] la Esperanto-movado malvigligis kompreneble. La 12-an de januaro [[1916]] komenciĝis du novaj kursoj. Unu el ili, kiun partoprenas 32 personoj, precipe inoj, estas gvidata de la s-ro M. Stabler; la duan partoprenas 20 soldatoj, kaj ĝin gvidas resaniĝanta militisto, s-ro Pindur, antaŭe komercisto kaj membro de la Esperanto-Grupo en [[Hindenburg]] ([[Zabrze]]). S-ro Pindur estas tiu, kiu per Esperanto kaj nia stelo mirinde estas vivo-savita apud pafist-fosaĵo. Pri tiu okazintaĵo la „[[Tägliche Rundschau]]” kaj aliaj gazetoj akceptis detalajn raportojn. Por varbi kurso-lernantojn, oni refoje presigis sciigojn pri Esperanto kaj ofte paroladis; ankaŭ s-ro Pindur faris paroladon en la soldatejo.
 
Esperanto-Grupo festis la 17-an de majo [[1916]] sian fondiĝfeston, je kiu partoprenis 50 personoj. La prezidanto, profesoro d-ro L. Huebner, memorigis la fondiĝon, okazintan antaŭ sep jaroj kaj faris paroladon pri estanteco kaj estonteco de nia lingvo kaj ĝia valoro por Germanujo. Poste la sekretario, s-ro M. Stabler, paroladis tre interese pri milito kaj kristana religio, uzante la Esperantan lingvon. Post komuna kanto de la himno kaj aliaj esperantaj kantoj sekvis esperantaj deklamoj de la sinjorinoj Ließ, Menzel, Priesemuth, kvarmana koncertludado de la sinjorinoj Klein kaj Heege. Esperantaj kaj germanaj kantoj de sinjorino Priesemuth kun fortepiano- kaj liutakompano. Tre amuzaj estis dialekta deklamo de rektoro Knorn kaj memverkita, laŭtempa humoraĵo de librovendisto Johannes Zuckchwerdt. Je granda ĝojo de la anoj ĉeestis la feston la fondinto de la grupo, d-ro med. Stolper, forpermesita de la rusa militejo kaj la membro, leŭtenanto Georg Krause, vundita apud Verdun. Ambaŭ estis ornamitaj per la fera kruco kaj raportis tre interese pri siaj travivaĵ oj, la dua montrante multajn memfaritajn fotografaĵojn. La dua prezidanto, la komence de la milito tre grave vundita kapitano R. Krause, ankaŭ „kavaliro de la fera kruco”, kiu nun faras garnizonan servon en Breslau, bedaŭrinde ne povis ĉeesti. Al sia honora prezidanto, kalkulkonsilanto Edmund Schulz, Überlingen a. Bodensee, la grupo sendis salutkarton. Entute la festo estis tre impresa, kvankam preskaŭ senkosta.
 
En la tiea [[liceo]] de [[Ursulino-monaĥinejo]] [[Esperanto]] estis enkondukita kiel nedeviga instrufako [[1924]]. Dek ok lernantinoj estas instruataj de la direktorino mater Augustina. Prof. L. Huebner instruis 10 monaĥinojn.
40 199

redaktoj