Fortikaĵoj en Eŭropo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
baltaj anstatŭ ĉebaltaj
Linio 89:
Strategia koncepto de la defendo de [[Sovetunio]] tre diferenciĝis de la francaj opinioj. Teorio de profunda operacio kaj profunda batalo havis nenion komunan kun la franca defensiva doktrino. Ĝi prezentis tute malan koncepton de gvidado de armita lukto. Sed malgraŭ tio eĉ Sovetunio fortikigis siajn okcidentajn limojn. Precipe en [[Belarusio]] kaj en [[Ukrainio]], kie komence de la 30-aj jaroj elkreskis tre reziskapabla [[Stalin-linio]] de daŭraj fortikaĵoj.
 
Kiam la okcidenta [[Ukrainio]], la ĉebaltajbaltaj landoj kaj [[Besarabio]] estis konektitaj al [[Sovetunio]], komandantaro de Ruĝa armeo devis necese solvi pluan problemon. Stalin-linio restis profunde en postfronto de ebla batalfronto. La limoj de Sovetunio diversloke transŝoviĝis preskaŭ je 300 km okcidenten; la nova limo estas ne nur efike gardenda, sed certigenda eĉ ĝian efikan defendon. En la jaroj estas tial konstruataj en linio [[Kovno]] – [[Grodno]] – [[Osowiec]] – [[Sokal]] – [[Rava Ruskaja]] – [[Oleczyce]] – [[Kamenec Podolskij]] novaj fortikaĵoj, parte el ferbetono, sed plejparte kiel lignoteraj kaŝejoj. En la batalfronto longa proksimume 1300 km plifortigas defendon de la novaj limoj sume 1000 objektoj kun la denseco proksimume 0,9 objekto en unu kilometro de la batalfronto. Sed ĝis atako kontraŭ Sovetunio en junio de [[1941]] tiuj ĉi novaj fortikaĵoj de malproksime ne estis finitaj. La soveta generalstabo supozis ties pluan konstruadon, sed tiun interrompis la milito.
 
Spite al tiuj ĉi proporcie ampleksaj fortikiglaboroj superis en la soveta strategio ofensiva koncepto de gvidado de batalo. Ruĝa armeo orientiĝis precipe al sturmaj operacioj, kun defendo ĝi kalkulis nur kiel kun provizora speco de batalagado. Staboj kaj taĉmentoj dediĉis grandan atentemon al tankaj kaj meĥanikigitaj taĉmentoj, aeroflotoj kaj al reciproka kunagado de armeoj.