Henriko la Juna Reĝo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Marshal estis la angla familia nomo, kaj pro tio mi supozas ke ĝi ne estu esperantigata.
Linio 12:
Henriko la Juna Reĝo amegis turnirojn. De 1175 al 1182 li ĉeestis multajn turnirojn en centra kaj norda Francio. Laŭdire li elspezis po 200 pundoj tage kiam li kaj siaj kavaliroj partoprenis turniron ĉe Lagny-sur-Marne en novembro 1179.
 
En [[1182]] li kverelis kun Vilhelmo MarŝaloMarshal. Tiun jaron estis konflikto inter li kaj siaj fratoj pri la francaj posedaĵoj de la angla reĝo. Sekvis milito, dum kiu Henriko la Juna Reĝo disrabis monaĥejojn por pagi siajn soldatojn. En 1183, dum li kampanjis en Francio, la Juna Reĝo malsanis pro [[disenterio]]. Li mortis ĉe Martel, proksime al [[Limoges]]. Laŭdire dum li kuŝis mortante, li ripete petis reamikiĝon al sia patro sed tiu rifuzis alveni, timante komploton: tamen Henriko la 2-a sendis ringon kiel pardonsigno, kaj post la morto de sia filo diris, "Multon li kostis al mi: sed ve, kiom mi deziras ke li ankoraŭ vivas kaj eĉ pli kostas."
 
La funebra procesio fiaskis. Pro pago ŝuldata al dungitoj soldatoj, kapitano forprenis unu el la domanaro de la Juna Reĝo. La sekvantaro tiom senriĉis ke monaĥejo de Vigeois devis nutri ilin. Kie ajn la kadavro iris, homoj emocie amasiĝis. Ĉe [[Le Mans]] la episkopo haltigis la procesion kaj komandis ke la mortinto entombiĝu en la katedralo, sed post unu monato la presbitero de [[Rouen]], post proceso, forprenis la kadavron, kiu fine entombiĝis en la katedralo de Rouen, ĉe la kontraŭa flanko de la altaro al tiu kie restas la tombo de Rikardo la 1-a, kun kiu la Juna Reĝo ripete kverelis.