Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Familianoj: ĝis sia morto
Linio 17:
== Familianoj ==
 
La plej malnova konata ano de la familio Zamenhof estas [[Fabian Zamenhof (avo de Ludoviko)|Fabian Zamenhof]], kiu naskiĝis en [[1800]] aŭ [[1801]], verŝajne en [[Grodno]] en la hodiaŭa [[Belarusio]]. Sub la influo de la [[Haskala-skolo]], juda kleriga kaj asimiliga movado, li okupiĝis kiel instruisto de lingvoj. Lia idaro ampleksas kelkdekon da aliaj personoj, el kiuj pluraj okupiĝis pri [[lingvistiko]] aŭ [[medicino]]. Lia nepo kaj verŝajne plej konata membro de familio Zamenhof - [[L. L. Zamenhof]], la iniciatinto de la planlingvo [[Esperanto]] - studis medicinon unue en [[Moskvo]] kaj poste en [[Varsovio]]. Post la publikigo de Esperanto li multege okupiĝis pri la rilataj lingvistikaj aferoj; tamen ĝis liasia morto en 1917 li daŭre kuracis okulojn en la Varsovia [[geto]].
 
Ĉiuj tri gefiloj de [[L. L. Zamenhof]] estis mortigitaj de la [[Naziismo|nacisocialismaj okupantoj]]: lia filo [[Adamo Zamenhof|Adamo]] estis mortpafita jam en 1940, la du filinoj, [[Lidja Zamenhof|Lidja]] kaj [[Sofio Zamenhof|Sofia]], estis murditaj en la [[gasĉambro]] de [[Treblinka]] en [[1942]]. Lia nepo [[Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof]], filo de Adam, nun vivas en [[Francio]].
Linio 23:
Preskaŭ kompleta listo de la plej konata branĉo de familo Zamenhof - la idoj de Fabian Zamenhof - troviĝas en la dekstra tabelo, kun ligiloj al artikoloj kun pli detalaj informoj pri la unuopaj familianoj.
{{-}}
 
== Genealogia arbo ==
{{Zamenhof/Genealogia arbo/vertikale}}