Vikipedio:Estu afabla al novuloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
==Bonvolu ne mordi novulojn==
* Komprenu ke novuloj estas bezonataj de la Vikipedia komunumo kaj valoraj por ĝi. Per tio, ke ni rajtigas novulojn kontribui, ni plibonigas la diversecon de scio, opinioj kaj idealoj en la Vikipedio, plialtigas ĝian valoron kaj protektas ĝian neŭtralecon kaj tutecon.
* Memoru ke nia devizo — kaj nia invitilo al novuloj — estas "estu kuraĝa!". Ni havas regularon kaj kutimojn, sed ili ne estu aplikataj tiel ke ili kontraŭas novulojn kiuj agas laŭ tiu invitilo. Povas esti ke la reguloj kaj kutimoj devas esti ŝanĝotaj aŭ pliampleksigotaj. Iu "misfaro" de novulo efektive povus plibonigi la Vikipedion, almenaŭ post iom da redakto. Observu iom, kaj se necese demandu la novulon kion li intencas, antaŭ ol nomi liajn agojn "misaj" aŭ "kontraŭregulaj".
* Se vi serioze kredas ke iu novulo faris eraron, provu mem korekti la eraron. Ne kritikaĉu la novulon.
* Memoru ke novuloj ofte ne scias ke redaktohistorioj estas konservataj. Do kiam iliaj redaktoj estas forigataj, ili ekpanikas, komencas redaktan militon aŭ forlasas Vikipedion, ĉar ili erare kredas ke horoj da laboro estis nemalfareble forigitaj. Bonvolu ĝentile sciigusciigi al novuloj, ke ilia laboro neniam perdiĝas kaj ĉiam povas esti restarigata el la historiopaĝo. Instruu al ili ke ili povas pridiskuti aferojn sur la diskutpaĝoj, kaj se ĉio malsukcesas, ili povas reviziti la diskutpaĝon post kelkaj monatoj por diskuti kun aliaj Vikipediistoj.
* Se vi opinias, ke vi devas diri ion al novulo pri iu eraro, faru tion en progresiga maniero. Komencu per sinprezento kaj saluto ĉe la diskutpaĝo de la novulo, por montri al li, ke li estas bonvena ĉi tie, kaj prezentu viajn korektojn trankvile kaj kunlabor-cele, eble ankaŭ menciante aferojn kiujn li faris kaj kiujn vi ŝatis. Se vi ne povas tiel agi, eble estas pli bone se vi diras nenion.
* Aliaj novuloj eble hezitas fari ŝanĝojn, precipe pli gravajn, kiel plineŭtraligojn al titolŝanĝojn, pro timo difekti la Vikipedion. Instruu al ili esti pli kuraĝaj, sed ne koleru pri ilia "timemo".
* Kvankam estas bone atentigi novulon, kiu faris eraron, pri la koncerna regulpaĝo, estas sensence kaj malafable peti al la novuloj ne voĉdoni aŭ ne kundiskuti pri forigendaj artikoloj ktp. ĝiĝis kiam li "gajnos pli da sperto". Tio malkuraĝigas novulojn kaj forprenas de la Vikipedio tre bezonatajn novajn vidpunktojn.
* AtenduSupozu bonan intencon flanke de la novulo. Li plej verŝajne volas helpi, do donu ŝancon al li!
* Memoru ke vi mem iam estis novulo. Traktu aliajn tiel kiel vi dezirus esti traktata, se vi ankoraŭ estus novulo (aŭ eĉ pli bone).
 
==Kiel eviti esti mordanto==
* Evitu intensigilojn en la komentoj (vortojn kiel "terura", "stulta", "malbona", "bona" ktp. kaj krisignojn).
* Moderigu vian aliron kaj vortumon.
* Evitu sarkasmon en redakto-resumoj kaj sur diskutpaĝoj, precipe kiam vi malfaras redaktojn.
* Aktive aŭskultu!
* Evitu Vikipedian ĵargonon. Kiam vi mencias Vikipediajn regulojn, nomu ilin per iliaj plenaj nomoj kaj metu iligilojnligilojn al ili.
* Evitu tujan forbaron de uzantoj. Konsideru paroli al uzanto antaŭ ol forbari lin aŭ ŝin.
 
[[Kategorio:Politiko de Vikipedio]]
Linio 35:
[[fa:ویکی‌پدیا:لطفاً با چماق به استقبال تازه‌واردها نروید]]
[[fi:Wikipedia:Älä pure uusia tulokkaita]]
[[fr:Wikipédia:Ne mordez pas les nouveaux]]Bonvolu_ne_mordi_novulojn
[[gl:Wikipedia:Proposta Non trabes aos novatos]]
[[hr:Wikipedija:Ne grizite novopridošlice]]