Drako (konstelacio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 38:
 
==Mitologio==
En la helena mitologio, la Hesperidinoj estis nimfoj, filinoj de la titano Atlaso. Kaŭranta sur la pinto de la monto Atlaso, en Maŭritanio, tiu giganto portadis surŝultre la ĉielon, pro puno de Zeŭso. Sur la deklivoj de la monto kreskis pomarboj. Kelkaj el ili produktis orajn pomojn. Drako kuŝis ĉe la enirejo de la ĝardeno. Nur la Hesperidinoj rajtis plukti la fruktojn. Iun tagon alvenis Heraklo. Dudek laborojn li devis plenumi por esti pardonita pri antaŭa grava kulpo. La dekunua laboro konsistis en la pluktado de orpomoj en la ĝardeno de Hesperidinoj. Por eniri la ĝardenon, li unue mortigis la drakon. Poste li vizitis Atlason kaj demandis pri la pomoj. Atlaso proponis iri mem serĉi, ĉar ili estis malfacile troveblaj. Ĉu Heraklo bonvolu dum tiu tempo porti la ĉielon? Heraklo konsentis sed, tiel feliĉa pro neatendita libereco, li ne plu deziris porti la ĉielon. Li petis al Heraklo iom pli porti la ĉielon por ke li povi ripozi.Heraklo konsentis sed diris ke tamen necesus helpi dum momoento por plifaciligi sian potmanieron. Atlaso ekprenis la ĉielon kaj tuj Heraklo forkuris kun la pomoj en la korbo.Herkulo estas la latina nomo de Heraklo kaj ankaŭ nomo de konstelacio. En la ĉielo Herkulo staras genuanta sur la dekstra genuo kaj premas la kapon de la Drako per sia maldekstra piedo. La plej brila stelo de Herkulo nomiĝas Rasalgethi.
 
<br clear=all>