Drako (konstelacio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 38:
 
==Mitologio==
En la [[helena mitologio]], la [[Hesperidinoj]] estis nimfoj, filinoj de la titano [[Atlaso]]. Kaŭranta sur la pinto de la monto Atlaso, en [[Maŭritanio]], tiu giganto portadis surŝultre la ĉielon, pro puno de [[Zeŭso]]. Sur la deklivoj de la monto kreskis pomarboj. Kelkaj el ili produktis orajn pomojn. [[Drako]] kuŝis ĉe la enirejo de la ĝardeno. Nur la Hesperidinoj rajtis plukti la fruktojn. Iun tagon alvenis [[Heraklo]]. [[Dudek laborojn]] li devis plenumi por esti pardonita pri antaŭa grava kulpo. La dekunua laboro konsistis en la pluktado de orpomoj en la ĝardeno de Hesperidinoj. Por eniri la ĝardenon, li unue mortigis la drakon. Poste li vizitis Atlason kaj demandis pri la pomoj. Atlaso proponis iri mem serĉi, ĉar ili estis malfacile troveblaj. Ĉu Heraklo bonvolu dum tiu tempo porti la ĉielon? Heraklo konsentis sed, tiel feliĉa pro neatendita libereco, li ne plu deziris porti la ĉielon. Li petis al Heraklo iom pli porti denove por ke li povi ripoziripozu.Heraklo konsentis, sed diris, ke tamen necesus helpi dum momento por plifaciligi sian potmanieron. Atlaso ekprenis la ĉielon kaj tuj Heraklo forkuris kun la pomoj en la korbo. Herkulo estas la latina nomo de Heraklo kaj ankaŭ nomo de [[konstelacio]]. En la ĉielo Herkulo staras genuanta sur la dekstra genuo kaj premas la kapon de la Drako per sia maldekstra piedo. La plej brila stelo de Herkulo nomiĝas [[Rasalgethi]].
 
<br clear=all>