Ĝemeloj (konstelacio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 75:
Li estas nek ĵaluza, nek posedema, kaj rigardas monstreca voli gardi virinon por si nur. Li mensogas kun memcerto, aŭ eldiras brutalajn verojn. Kaj kio estas vero unu tagon iĝas mensogo la postan. Li cetere neos : « Mi ? Neniam mi diris tion!“...
==mitologio==
[[Dosiero:(668 × 1.024 Pixel, Dateigröße: 108 KB, MIME-Typ: image/jpeg| left |180px| thumb | Statuo de la Ĝemeloj ]]Laŭ la [[helena mitologio]]<ref>''"Les plus belles histoires de la mythologie"'' (la plej belaj rakontoj de la mitologio),eld. Fernand Nathan, 1978</ref><ref>''"Encyclopédie des symboles"'' (enciklopedio de simboloj) ,eld. France Loisirs 1997</ref>, Leda estis edzino de Tyndare, reĝo de Sparto. [[Zeŭso]] amis ŝin kaŝe. Kiam li volis viziti ŝin, li aliformiĝis al [[Cigno]]. Leda ellasis du ovojn : el unu naskiĝis [[Polukso]] kaj [[Helena]], kies patro estis Zeŭso. El la alia naskiĝis [[Kastoro]] kaj [[Klimtemnestro]], kies patro estis Tyndare. Konsekvence, la unuaj infanoj estus do nemorteblaj, la duaj morteblaj. Polukso kaj Kastoro estis edukitaj de [[Kirono]], la centaŭro, same kiel [[Uliso]], [[Cefeo]] kaj [[Heraklo]]. Kastoro fariĝis ĉarŝoforo kaj Polukso luktisto.Ili partoprenis la ekspedicio por trovi la Oran Ŝaffelon, kiel Argonaŭtoj, kun la gvidanto [[Jazono]]. En [[Kolĉido]], kie troviĝis tiu felo, ili konstruigis la urbon Dioskurias. Tiu nomo devenas de Dioskuroj, kiu signifas ''filoj de Zeŭso''. Dum la vojaĝado kun la [[Argonaŭtoj]], okazis fulmotondro, kiu minacis la ŝipon kaj la maristaron.Tiam [[Orfeo]] faris voton al la dioj kaj tuj flamoj aperis sur la kapo de Kastoro kaj Polukso kaj la fulmotondro ĉesis. Ekde tiu tempo, Kastoro kaj Polukso fariĝis protektantoj de maristoj , ĉar oni diras ke ili aperas ĉe la pintoj de mastoj kiam fulmotondras. En la kristana tradicio, oni anstataŭigis ilin per [[Sankta Elmo]]. Iun tagon, ili estis invititaj al la geedziĝfesto de siaj kuzinoj Phoebé kaj Telaïre. Antaŭ la ceremonio, ili forrabis ilin. La fianĉoj Idas kaj Lyncée ekrajdis post ili. Fine Lyncée mortigis Kastoron. La problemo estis ke Kastoro kaj Polukso estu disigitaj. Ĉar Polukso, kiel mortebla, devis iri en Inferojn post sia morto. Polukso neniam irus kun li ĉar, kiel nemortebla, li irus en Olimpon, restado de la dioj. Polukso petis Zeŭson, ke lia frato ne iru en Inferojn. Zeŭso decidis ke ili loĝu en [[Inferoj]] dum ses monatoj kaj en [[Olimpo]] dum ses aliaj monatoj. Tiel ili por ĉiam vivu kune
 
<br clear=all>