Mumiigo: Malsamoj inter versioj

1 bitokon forigis ,  antaŭ 12 jaroj
Ĉar enbalzamigo de tuta homa korpo estas grandskala entrepreno, estas konsilinde dediĉi sin unue al traktado de relative malgrandaj bestoj. Plej konvenas la kato, ĉar en la lando de la faraonoj ĝuste tiu besto estis tre ofte enbalzamigata. Tiutempe en ĉiu hejmo estis kato, kiun oni tre bone prizorgis. Kiam la familia kato mortis, la domanoj surmetis funebrajn vestaĵojn kaj kantis malgajajn kantojn.
 
Poste ili enbalzamigis la katon, por ke ties animo havu ebioneblon reveni kaj eniri en la mumion. Tiu ĉi estis metita en malgrandan ĉerkon faritan el ligno, bronzo aŭ kalkŝtono kaj sepultita en speciala kattombejo, por ke la besteto ĝuu eternan ripozon. Oni zorgis pri la [[transtombo|transtomba]] vivo de la kato, provizante la tombon per musmumioj.
 
En 1890 arkeologoj, prifosante en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Bubastis, la centro de adorado al la katdiino Bastet, malkovris plurajn centmilojn da katmumioj. Kvankam estas tre malmultaj historiaj informoj pri mumiigo de sakralaj bestoj, ŝajnas, ke katoj estis amase gardataj en kaptiteco fare de pastroj por la ceiocelo de mumiigo kaj vendo al la loĝantaro kiel votaj oferajoj.
 
Nun pensu pri katoj loĝantaj en domoj hodiaŭ. Kio estos ilia sorto post la morto? Cu oni tutsimple enterigos ilin en truo fosita en angulo de la ĝardeno? Cu tiuj ŝatataj dombestoj ne meritas pli dignan funebran traktadon, same kiel iliaj prauloj en la antikva Egiptujo?
 
 
==Novaj sciencaj eksperimentoj==
Sennoma uzanto