Korvo (konstelacio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
== mitologio==
 
Laŭ la [[helena mitologio]]<ref>''"Les plus belles histoires de mla mythologie"''(La plej belaj rakontoj de la mitologio), eld. Fernand Nathan, 1978 </ref>, [[Apolono]] amis la princinon de [[Tesalio]], Coronis. Ĉar li forvojaĝis, li petis de sia blanka [[korvo]] spioni ŝin dum lia foresto. Kelkajn tagojn poste, la korvo flugis al li por sciigi, ke juna princo brakumis Coronis-on. Apolono ekkoleris : « Kial vi ne pli atente prigardis ŝin ? Kial vi ne pli frue avertis min ? Mi punos vin kaj viajn idojn kaj praidojn . Tiel nigra, kiel la plej nigra nokto vi fariĝos !»
Iun tagon, Apolono donis al ĝi gravan komision. La korvo devis flugi ĝis la akva teritorio. Survoje, figarbo allogis ĝin, sed la fruktoj ne ankoraŭ estis maturaj. Ĝi decidis do atendi proksime al la arbo ilian maturiĝon. Kompreneble, pro tiom da malfruo, Apolo punis ĝin. Li ŝanĝis ĝin en [[konstelacio]]n. Tie, en la kampo de la steloj, por ĉiam flugas la [[Korvo]] <ref>''"Ciel de nuit"''(Nokta ĉielo) , eld Larousse 2007</ref>, proksime al la [[Pokalo]]. Sed ĝi ne povas trinki el ĝi, ĉar la [[Hidro]] malpermesas tion