Hamaso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
La 26-an de januaro [[2006]] ĝi venkis la baloton sur [[Palestino|Palestinaj teritorioj]], okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio [[Fatah]] (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006. Tamen plej parto de registaroj de aliaj landoj kaj eĉ multaj arabaj ŝtatoj ne agnoskis kaj la rezulton de la balotadon kaj la registaron de Hamas, ĉar konsideris tiun organizon kiel terorisma organizaĵo, kaj la prezidanto [[Maĥmud Abbas]] daŭre retenis la povon.
 
Post tio la diferencoj inter Hamas kaj Fatah pliiĝis kaj preskaŭ eksplodis enlanda milito per diversaj konfliktoj dum la resto de la jaro 2006; dum ili Hamas plifortigis sin kaj sian povon en la [[Gaza Sektoro]], dum Fatah retenis la povon en Cisjordanio. Fine de la jaro 2008 ekis la [[Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009)]], per kiu la armeo de [[Israelo]] atakis la sektoron entute. Laŭ nepruvita informo dum tiu konflikto Fatah havis preparitan armeeton por ekkontroli la Sektoron kaze de malvenko de Hamas.<ref> El País, "Al Fatah tenía 3.500 hombres en Egipto listos para entrar en la franja" (Al Fatah havis 3.500 homojn en Egiptio pretaj por eniri en la sektoro), 29 januaro 2009, p.3</ref>
 
==Notoj==
<references/>
 
== Vidu ankaŭ ==