Akompano (muziko): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Akompano alinomita al Akompano (muziko): Ekzistas aliaj signifoj de la vorto "akompano"
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Akompano''' ([[Franca lingvo|fr.]] ''accompagnement'') estas tiu muzika materialo, kiu aldone eksonas kun melodi[[voĉo (muziko)|voĉo]] por harmonie kaj ritme subteni ĝin. Tio povas etendiĝi ekde simpla [[gitar]]akompanado de [[popolkanto]] ĝis elspeziga kaj diferencige komponita orkestra tonmetaĵo por [[opero|oper]]ario.
En [[muziko]] '''akompano''' estas la arto ludi kune kun [[Solo|solisto]] aŭ [[ensemblo]] en subtena maniero, aŭ [[muziko]] tiel ludata. Akompanaj figuroj estas gestoj uzataj ripete en la akompano, ekz.:
*[[Alberti-baso]] kaj aliaj [[arpeĝo]]j
*[[ripetfrazo]]j
 
Multaj muzikaĵoj vere atingas sian valoron nur per la akompano: La unua temo de la malrapida movimento el la [[7-a simfonio (Beethoven)|7-a simfonio]] de Beethoven ekzemple konsistas plejparte el ripetadoj de la tono ''e'', kiu ricevas sencon nur per la sube troviĝantaj [[akordo]]j, sed ankaŭ kantoj kiel ''Something stupid'' aŭ la kanto de la [[The Beatles|Beatles]] ''Julia'' sonas sen harmonioj kaj kontraŭvoĉoj vanta kaj malinteresa.
[[Harmonio|Harmonia]] akompano estas muziko ludata por akompani linion de [[melodio]];
ĝi estas kutime [[Akordo (muziko)|akorda]] kaj ludata de instrumentoj kiel (akustika aŭ elektra)
[[gitaro]], [[piano]], [[orgeno]], kaj [[basgitaro]], sed ĝin povas ludi ankaŭ instrumentoj,
kiuj ordinare ludas la melodion, kiel la [[violono]]. En plej multa tonala muziko
la melodio kaj akompano estas verkitaj el la sama grupo de tonaltoj kaj ĝin dividas,
sed en multa [[netonala]] muziko la melodio kaj akompano estas elektitaj el tute apartaj grupoj de tonaltoj, ofte el malsamaj [[tonaltseso]]j.
 
Fakte ekzistas nur du specoj da muziko ''sen'' vocoxj de akompana karaktero: unuflanke la nure unuvoĉa muziko kaj aliaflanke la absoluta [[polifonio]] el nure egalvaloraj voĉoj, trovebla ekz. en renesanca [[moteto]].
'''Akompanisto''' estas iu, kiu profesie ludas akompanojn. Multaj [[Klasika muziko|klasikaj]] [[pianisto]]j famiĝis kiel akompanistoj kaj ne kiel solistoj; la plej bone konata ekzemplo estas verŝajne [[Gerald Moore]], kiu estas bone konata kiel gvida akompanisto.
 
== Simpla akompano de kanto ==
Akompano povas konsisti el [[ripetfrazo]]j aŭ esti libera.
 
Ĉu per gitaro ĉe bivakfajro, ĉu per [[piano]] sub la kristnaskarbo aŭ ĉu elektrona klavaro de lerneja ĥoro: kie oni kantas, oni bonvenigas akompananton. Sed se ne ekzistas notoj aŭ melodivoĉoj kun akordsimboloj, oni bezonas scion pri [[harmoniscienco]].
Vidu ankaŭ: [[Konstanta baso]]
 
La plej multaj popol- kaj infankantoj, sed ankaŭ multaj kantoj el la distra muziko, estas akompaneblaj per la tri bazaj akordoj sur la 1-a, 4-a kaj 5-a ŝtupo de gamo. Kiu okupiĝas pri ĉi tiuj harmonioj, baldaŭ evoluas senton pri tio, je kiu loko kiu akordo bone konvenas, kaj poste povas elprovi, meti sur kelkaj lokoj ankaŭ la aliajn kvar tonŝtupojn, kiuj faras la akompanadon pli bunta kaj interesa.
 
== Akompano dumpase de la muzikhistorio ==
 
=== Antaŭ 1600 ===
 
La plej fruajn formoj de akompano estus perkutaj movoj laŭ la [[ritmo (muziko)|ritmo]] de kantataj melodioj, unue realigita je la propra korpo, poste sur frapinstrumentoj. Muzika pliampleksigo do okazis nur ritme, kio ankaŭ ne ŝanĝiĝis, kiam ekestis pli alte evoluiĝintaj melodiistrumentoj: En la [[antiko]] kaj en aliaj kultouroj (ĝis nun ekz. en la tradicia ĉina opero) la instrumenta akompano konsistis fakte nur el la pli malpli ornamita kunludado de la melodio.
 
La nocio akompano en la nuntempa senco de kromaj muzikaj voĉoj povis ekesti nur per la evoluiĝo de [[plurvoĉeco|plurvoĉa muziko]]. ankaŭ ties fruaj formoj ([[Antiphon (Musik)|Antiphon]], [[Responsorium]], [[Kanon (Musik)|Kanon]]) ankoraŭ ne distingis inter ĉef- kaj flankvoĉo, nur kun la ekesto de la [[organumo]], precipe de ties provenca formo, en kiu la supera voĉo elstaras pro [[melismo|melismaj]] ornamaĵoj, oni povas diri pri emancipiĝo de la ĉefa voĉo kaj submetigo de la aliaj voĉoj kiel akompano.
 
Sed ankaŭ la arta muziko de la [[renesanca muziko|renesanco]] pro sia rigida plurvoĉeco ne havas unusencajn melodiajn kaj akompanajn voĉojn. Poste, kun la komenco de la [[baroka muziko]], ekestas la [[monodio]], kiu ebligas denove distingi inter melodio kaj akompano.
 
=== Ĝeneralbaso ''(kontinua baso)'' ===
 
En la baroka muziko antaŭ ĉio oni uzis la ''kontinuan bason'' ([[ĝeneralbaso]]) por akompani soloinstrumentojn, ekz. en sonatoj aŭ monodiaj arioj. La figurita baso tamen ankaŭ rolis en la orkestra muziko kaj servis kiel harmonia fundamento, kiun subtenis kompreneble ankaŭ la aliaj instrumentoj de la orkestro. En tipe baroka t[[konĉerto]] italmaniera ([[Antonio Vivaldi|Vivaldi]]) la pasaĝojn de la soloinstrumento akompanas nur la kontinua baso, dum kiam la interludojn ([[ritornelo]]jn) ludis la tuta orkestro sen soloisto.
 
[[Dosiero:Accompaniment_Bach_ostinato.png|thumb|350px|Ostinata akompano en ''Itala konĉerto'']]
En la muziko de grandaj barokaj majstroj kompreneble troviĝas la plej variaj formoj kaj f[[tonmetado|tonmetaj teknikoj]] por la akompanado de ĉefa voĉo, parte ankaŭ sen enigi la figuritan bason, ekz. en la ''sonato por 4 violonoj sen kontinua baso'' de [[Georg Philipp Telemann|Telemann]]. Ĉikaze aŭ ekz. en sonatoj por violono sola tamen ekzistas pensata ĝeneralbaso. Je [[Johann Sebastian Bach]] jenaj du formoj de akompano estas tipaj:
 
Unuflanke li uzas [[ostinato]]jn el simplaj [[Motivo (muziko)|motivoj]], sur kiuj evoluiĝas longaj melodioj, kiel ekzemple en la mzaj movimentoj de la[[violonkonĉerto]]j kaj de la ĉiartikole bildigita ''Itala konĉerto''.
 
[[Dosiero:Accompaniment_Bach_polyphon.png|thumb|512px|Polyphone Begleitung in der Bach-Arie ''Quia respexit'']]
Aliaflanke ekzistas rafinite faritaj polifoniaj strukturoj, kie akompana kaj soloa funkcio alterne trairas plurajn ĉefajn voĉojn. Ofte tio okazas en arioj kun devigaj soloinstrumentoj el kantatoj kaj pasioj. La ilustraĵo montras alineon el ''Magnificat'', en kiu [[soprano]] kaj [[hobojo de amoro]] dividiĝas en la ĉefvoĉo.
 
=== Deviga akompano ===
 
Meze de la 18-a jarcento la graveco de la ''kontinua baso'' malpliiĝis, kaj la komponistoj komencis ekzakte noti kaj instrumentigi la akompanaĵon de siaj verkoj. Ĉi tiu ''deviga akompano'' sin direktis unuflanke kontraŭ la libereco je la instrumentigo de la ĝeneralbaso kaj aliafalnke kontraŭ la libereco je la realigo kaj ornamado de la akompano. Por improvizadoj, permesataj al aŭ eĉ postulata de la [[klaviceno|klavicenistoj]] aŭ [[teorbo]]ludantoj en barokensemblo, en la klasikisma muziko ne plu estis loko, sed la vojo estis libera por psikologie motivigita akompano, por la evoluo de [[lido]] kaj [[opero]] nemalhavebla.
 
[[Dosiero:Accompaniment_Mozart.png|thumb|420px|Akompanaj ŝablonoj je Mozart]]
Ofte devigaj akompanvoĉoj estis elformitaj artece kaj per pluevoluado de la baroka kontrapunkto, sed foje la majstroj uzis ankaŭ simplajn akompanŝablonojn. Tipaj ekzemploj estas la akompanadoj je <sup>4</sup>/<sub>4</sub>-taktoj en la arĉinstrumentoj, kiuj troviĝas en multaj [[konĉertoj]]en kaj [[ario]]j de Mozart: sur la akcentataj unua kaj tria batoj [[violonĉelo]]j kaj [[kontrabasoj]] ludas la bazan tonon, dum kiam [[violono]]j kaj [[vjolo]]j plenigas la po tri sekvajn okonajn paŭzojn per akordotonoj.
 
En multaj kompnaĵoj ankaŭ aperas la [[Alberti-baso]] kiel deviga akompano, kiu precipe en pianomuziko starigas ĉarman ligon inter harmonio kaj ritma strukturo.
 
=== Lido kaj opero ===
 
Jam en la unuaj [[opero]]j de [[Claudio Monteverdi]] montriĝas, ke la emocia enhavo de kantata melodio estas plifortigebla per taŭga akompano. [[kromata gamo|Kromataj]] trairoj, fanfarecaj akordoj aŭ [[tremsono]]j povas esprimi en baroka opero funebron, triumfon aŭ timon.
 
Mozart faras en siaj operoj pluan paŝon kaj malkovras per subtilaj akompanideoj ankaŭ la ne eldiritajn pesojn kaj sentojn de siaj karakteroj: En la tragikomika maskerado de sia opero''[[Così fan tutte]]'' ekzistas krom la superfaca tavolo de la [[libreto]]teksto aldona sentosfero pro la akompano, kiu ne ĉiam kongruas kun la kantataj asertoj de la personoj.
 
Je la lido la „psikologian akompanon“, kiun jam Haydn kaj Mozart aplikis, antaŭ ĉiuj perfektigis [[Franz Schubert]], kiu povas transmeti la aŭskultanton per malmultaj taktoj de pianoenkonduko en la etoson de muzikigita poemo (''[[Am Brunnen vor dem Tore|Der Lindenbaum]]'') aŭ alikaze dissolvas streĉojn, kiujn la teksto konstruas, en la postludo (''Frühlingstraum'' en ''[[Winterreise]]''). [[Robert Schumann]], [[Johannes Brahms]] kaj [[Hugo Wolf]] daŭrigis ĉi tiun tradicion.
 
Per evoluo de la [[gvidmotivo]] kiel ĉefa elemento por la elformigo de orkestra tonmetaĵo komponistoj kiel [[Richard Wagner]] kaj [[Richard Strauss]] disponis pri potenca rimedo, kiu ne nur esprimas la personojn kaj iliajn agomotivojn sur la scenejo, sed ankaŭ povas rememorigi pri forestaj personoj: Kiam ekz. je la fino de [[Der Rosenkavalier|Rosenkavalier]] la ''marŝalino'' kantas pri „viroj en ĝenerale“, la aŭskultanto tuj sentas, ke ŝi precipe pensas je''Octavian'', ĉar ties gvidmotivo eksonas dum tio.
 
=== Dancoj kaj distra muziko ===
[[Dosiero:Accompainment_Waltz.png|thumb|260px|Valso-akompanaĵo]]
 
La dancantoj de la barokepoko diferencigis la apartajn dancojn pro la tempo, tipaj ritmoj en la ĉefa voĉo aŭ simple pro la sinsekvo ene de la [[suito]]. Ankaŭ la [[menueto]] de la klasikismo havas kiel ekkonilo la <sup>3</sup>/<sub>4</sub>-[[Takto (muziko)|takton]], la moderatan tempon kaj la formon A-B-A, tamen ne tipan basmodelon.
 
Nur je la Viena [[valso]] la karakteriza akompano kun la basa noto je la taktokomenco, sekvata de du [[postbato (muziko)|postbatoj]] en pli altaj instrumentoj, fariĝas sonforma elemento. Ĉi tiu proverba ''Hum-pa-pa''-modelo ja ekzistis jam ĉe la Ländler, sed nun ĝi fariĝis la primara rekonilo de la danco.
 
[[Dosiero:Accompaniment_Rocknroll.png|thumb|290px|Rock'n'Roll-Begleitung]]
Samkiel la valso ankaŭ la [[polko]] estas facile rekonebla, ĉar basaj tonoj kaj postbatoj po-okone alternas (apoge sur la supra onomatopeo oni povus nomi tiun modelon ''Hum-pa-hom-pa''), kaj simila validas por la plej multaj aliaj dancoj el la 19-a jarcento.
 
Ankaŭ la stiloj de la distra muziko de lla 20-a jarcento estas distingeblaj unualinie pro siaj akompanmodeloj: Tipaj ritmaj modeloj, karakterizaj harmonioj kaj la instrumentado ebligas al aŭskultanto, algrupigi ankaŭ nekonatan muzikaĵon al konkreta [[ĝenro]]. [[Rokenrolo]]-muziko ekz. estas rekonebla pro la disigitaj [[septakordo]]j de la pinĉata [[kontrabaso]] kaj pro la [[svingoritmo|svingaj]] [[postbato (muziko)|postbatoj]] en la harmoniinstrumentoj.
 
[[Dosiero:Accompaniment_Rap.png|thumb|250px|Drumofiguro ĉe repo]]
Pluaj ekzemploj esta la mallongaj, haltigitaj gitaraj postbatoj de [[regeo]] aŭ virtuozaj pasaĝoj de la [[basgitaro]] en [[funko]]. Ĉe [[repo]], en kies parolkantado melodio kaj harmonio nature ludas subordigitan rolon, la tipa akompano estas ankaŭ nure ritma ŝablono.
 
En [[ĵazo]] la akompanon ludas la t.n. [[ritmogrupo]], konsista el [[drumo]], [[kontrabaso]] aŭ [[basgitaro]], [[piano]] aŭ aliaj harmoniinstrumentoj. Sed ankaŭ jen povas oftege okazi, ke unuopaj muzikistoj el ĉi tiu grupo elpaŝas por ludi soloon. Malpli ofte, precipe en trakomponitaj [[aranĝo (muziko)|aranĝoj]] de [[ĵazorkestro]], ankaŭ melodiinstrumentoj, precipe blovinstrumentoj, transprenas akompanan funkcion.
 
== Pri akompanantoj kaj soloistoj ==
 
Tra ĉiuj fazoj de la muzikhistorio pasas socia malkonsento inter la ludantoj de melodiinstrumentoj kaj ties akompanantoj. Ĉidua staras, kvankam lia funkcio estas neanstataŭigebla, neniam en la planklumoj kiel la soloisto kaj la pli virtuozaj melodiludantoj mokridetas pri li, ĉar ties voĉo plejparte estas malpli postulema. Klaskaj muzikisto volonte ŝercas pri vjolistoj aŭ kontrabasistoj, en ĵazo foje [[ritmo]][[gitaro|gitaristoj]] viktimiĝas pro moketado.
 
Pri la karaktero kaj la personeco de bona akompananto multaj muzikistoj kaj teoriistoj meditis. [[Johann Joachim Quantz]] dediĉas en sia ''[[Versuch einer Anweisung die Flöte traversière zu spielen]]'' (Provo de instrukcio ludi la transversan fluton) al la ''devoj de ĉiuj akompanaj instrumentistoj'' eĉ tutan ĉapitron. Jen staras inter alie:
:''Ĉiu koncertisto devas, se li ludas akompanvoĉon, iamaniere rezigni sian lertecon, kiun li posedas je la koncertado kaj sololudado; kaj meti sin el la libereco, kiu al li estas permesata, kiam li sole elstaras, dum la tempo, en kiu li nur akompanas, kvazaŭ en sklavecon. Li do ne rajtas aldoni ion, kio povus nur vuali la melodion: [...] Alikaze li kreus nur grandan konfuzon en la melodio''
 
Ke akompanantoj tamen havu gravajn virtojn, priskribas [[Leopold Mozart]] en [[Versuch einer gründlichen Violinschule]] (Provo de fundamenta fioloninstrukcio):
:'' Soloviolonisto povas sen granda de la muziko entute ludi siajn koncertojn tolereblaj, eĉ renome, se li havas puran prezentmanieron: bona orkestroviolonisto tamen devas havi muiltan komprenon de la muziko, de la tonmeta arto kaj la diverseco de la karaktero [...] , por honore plenumi sian taskon.''
 
Nuntempe la responseco restas pli ĉe la [[dirigento]] ol ĉe la unuopaj muzikistoj, kaj fakte ests observebla, ke certaj dirigentoj preferas akompani soloistojn, sed aliaj preferas ludi nur simfoniojn kun siaj orkestroj. ankaŭ por la direktado de operoj dirigentobezonas kompreneble bonan senton por akompanado, kaj bonajn operdirigentojn oni ekkonas je tio, ke ili sukcesas bone interpreti verkon, sen ke ili forprenas de la kantistoj iliaj tutan liberecon.
 
Simile malfacile estas la tasko de klasika lidakompananto, kiu unuflanke devas venki la postulemajn pianopartiojn de Schubert- aŭ Wolf-lidoj, sed aliaflanke ĉiam devas retropaŝi alantaŭ la kantisto kaj scii ekzakte, kiam kiu laŭteco kaj kiu tempo estas agrablaj por kantado. Majstroj ĉifakaj estis ekz. [[Irwin Gage]], [[Gerald Moore]], [[Günther Weißenborn]] kaj [[Erik Werba]], pri kiuj multaj famaj kantisto rakontas anekdotojn el sia memoro.
 
== Aŭskultaj konsiletoj ==
 
Povas esti profita sperto por ĉiu muzikamatoro, dum auŝkultado nur koncentriĝi sur la akompano. Laŭprincipe kompreneble ĉiu muzikaĵo taŭgas por tio, por la ĝenroj kaj komponistoj nomitaj ĉiartikole rekomendendas precipe jenaj verkoj:
* Baroko: La konĉertoj de [[Antonio Vivaldi]] kaj ĉio de [[Johann Sebastian Bach]]
* Opero: [[Wolfgang Amadeus Mozart]]s ''[[Le Nozze di Figaro]]'' kaj ''[[Così fan tutte]]'', [[Richard Strauss]]' ''[[Der Rosenkavalier|Rosenkavalier]]''
* Lidoj: [[Franz Schubert]]: ''[[Winterreise]]'' aŭ [[Robert Schumann]] ''[[Liederkreis op. 39 (Schumann)|Liederkreis op. 39]]
* Viena dancmuziko: sonregistraĵoj de la novjarkoncertoj de la Vienaj Filharmonianoj
* Populara muziko: [[The Beatles]]: ''[[The Beatles (Album)|The Beatles]]''
 
== Literaturo ==
 
* Heinz Ch. Schaper, Siegmund Helms (Hrsg.), ''Liedbegleitung improvisiert'', ConBrio VerlagsgesmbH, ISBN 3930079658
* Franz Moser, Alfred Albert, ''Lied und Gitarre: Liedbegleitung und Instrumentalspiel'', Veritas, ISBN 3853294723
* Friedrich Blume (Hrsg.): ''Die Musik in Geschichte und Gegenwart'', (darin: ''Begleitung''), dtv-Verlag, München/Kassel 1989, ISBN 3-423-05913-3
* Gerald Moore, ''Bin ich zu laut?'' Bärenreiter, Kassel 2000, ISBN 3761812124 - die Memoiren des berühmten Liedbegleiters
 
== Ligoj eksteren ==
* [http://bs.cyty.com/Visitabilis/gitarre/gitarkrs.htm Gitarrenkurs mit Schwerpunkt Liedbegleitung]
 
[[Kategorio:Muzikteorio]]
 
{{muzikstumpo}}
 
[[Kategorio:Muzikaj teknikoj]]