Akompano (muziko): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
=== Antaŭ 1600 ===
 
La plej fruajnfruaj formoj de akompano estus perkutaj movoj laŭ la [[ritmo (muziko)|ritmo]] de kantataj melodioj, unue realigita je la propra korpo, poste sur frapinstrumentoj. Muzika pliampleksigo do okazis nur ritme, kio ankaŭ ne ŝanĝiĝis, kiam ekestis pli alte evoluiĝintaj melodiistrumentoj: En la [[antiko]] kaj en aliaj kultouroj (ĝis nun ekz. en la tradicia ĉina opero) la instrumenta akompano konsistis fakte nur el la pli malpli ornamita kunludado de la melodio.
 
La nocio akompano en la nuntempa senco de kromaj muzikaj voĉoj povis ekesti nur per la evoluiĝo de [[plurvoĉeco|plurvoĉa muziko]]. ankaŭ ties fruaj formoj ([[Antiphon (Musik)|Antiphonantifono]], [[Responsoriumresponsorio]], [[KanonKanono (Musikmuziko)|Kanonkanono]]) ankoraŭ ne distingis inter ĉef- kaj flankvoĉo, nur kun la ekesto de la [[organumo]], precipe de ties provenca formo, en kiu la supera voĉo elstaras pro [[melismo|melismaj]] ornamaĵoj, oni povas diri pri emancipiĝo de la ĉefa voĉo kaj submetigo de la aliaj voĉoj kiel akompano.
 
Sed ankaŭ la arta muziko de la [[renesanca muziko|renesanco]] pro sia rigida plurvoĉeco ne havas unusencajn melodiajn kaj akompanajn voĉojn. Poste, kun la komenco de la [[baroka muziko]], ekestas la [[monodio]], kiu ebligas denove distingi inter melodio kaj akompano.