Akompano (muziko): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 46:
Jam en la unuaj [[opero]]j de [[Claudio Monteverdi]] montriĝas, ke la emocia enhavo de kantata melodio estas plifortigebla per taŭga akompano. [[kromata gamo|Kromataj]] trairoj, fanfarecaj akordoj aŭ [[tremsono]]j povas esprimi en baroka opero funebron, triumfon aŭ timon.
 
Mozart faras en siaj operoj pluan paŝon kaj malkovras per subtilaj akompanideoj ankaŭ la ne eldiritajn pesojnpensojn kaj sentojn de siaj karakteroj: En la tragikomika maskerado de sia opero ''[[Così fan tutte]]'' ekzistas krom la superfaca tavolo de la [[libreto]]teksto aldona sentosfero pro la akompano, kiu ne ĉiam kongruas kun la kantataj asertoj de la personoj.
 
Je la lido la „psikologian akompanon“, kiun jam Haydn kaj Mozart aplikis, antaŭ ĉiuj perfektigis [[Franz Schubert]], kiu povas transmeti la aŭskultanton per malmultaj taktoj de pianoenkonduko en la etoson de muzikigita poemo (''[[Am Brunnen vor dem Tore|Der Lindenbaum]]'') aŭ alikaze dissolvas streĉojn, kiujn la teksto konstruas, en la postludo (''Frühlingstraum'' en ''[[Winterreise]]''). [[Robert Schumann]], [[Johannes Brahms]] kaj [[Hugo Wolf]] daŭrigis ĉi tiun tradicion.
 
Per evoluo de la [[gvidmotivo]] kiel ĉefa elemento por la elformigo de orkestra tonmetaĵo komponistoj kiel [[Richard Wagner]] kaj [[Richard Strauss]] disponis pri potenca rimedo, kiu ne nur esprimas la personojn kaj iliajn agomotivojn sur la scenejo, sed ankaŭ povas rememorigi pri forestaj personoj: Kiam ekz. je la fino de [[Der Rosenkavalier|Rosenkavalier]] la ''marŝalino'' kantas pri „viroj en ĝenerale“, la aŭskultanto tuj sentas, ke ŝi precipe pensas je ''Octavian'', ĉar ties gvidmotivo eksonas dum tio.
 
=== Dancoj kaj distra muziko ===